Zorhof-86~eowiki
Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.
En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.
Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:
Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.
Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!
Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.
Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante —~~~~
aŭ uzante la butonon .
Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|…}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.
Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}
. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.
Agrablegan kunlaboradon deziras al vi Arno Lagrange ✉ 06:06, 28. Mar 2006 (UTC)
Ĉu vi hazarde konus iun Helik Siron, kreanto de komiksulo Zorhof, kaj nun foje loĝanta en iu loko en la franca departemento 86 ? Arno Lagrange ✉ 06:06, 28. Mar 2006 (UTC)
- Mi fakte konas lin, kaj prunteprenis la komiksulon ĉefe por postkuri la IP 86.k.T.P; Hazardas la departementa numero. Oni ne miksu la diversajn agadojn !--Zorhof-86 07:00, 28. Mar 2006 (UTC)
- Gratulojn pro la projekto ! Kuraĝon kaj multan benzinon deziras al vi Arno Lagrange ✉ 12:10, 28. Mar 2006 (UTC)
Batalo kontraŭ nululo
redaktiKompatinda kara Zorhof ! Ĉu vi, kia iu heroa Don Kiĥoto, konstante forperdos vian energion por batali kontraŭ iu nululo ? Ĉu iel helpus iaj administraj zorgiloj kiaj forbaro de la obstinulo ? Helpeme Arno Lagrange ✉ 07:20, 26. Jun 2006 (UTC)
- Do ! kuraĝon al vi : ŝajnas ke viajn penojn rekompencos ia bona rezulto Arno Lagrange ✉ 06:49, 27. Jun 2006 (UTC)
Pri je kaj en
redakti> Pardonu se mi metas mian nazon en iun privatan diskuton (sed ĉu estas privataj diskutoj en Vikio ?)
- Nu, via interveno estas tute bonvena, se ĝi celas plibonigon kaj pliklarigon de la afero, ja tio estas la celo de vikipedia kunlaboro.
> sed laŭ PIV2005 je estas prepozicio kiun oni ĉiam povas uzi kiam la senso ne montras klare , kia prep. konvenas.
- Verdire NPIV2005 ne estas konsultinda gramatika verko, kaj ĉi-punkte ĝi ja entute eraras, pludonante la konsilon de Z el Fundamento, kiu ankoraŭ validis en la frua tempo, sed ne plu. Pli fidindaj gramatikaj verkoj por mi estas PMEG, PAG aŭ aliaj E-lingvaj gramatikoj (kiel tiu de Malovec). Ekz. en PMEG oni legas:
- Je estas rolvorteto sen difinita signifo. La origina intenco estis, ke oni uzu je en ĉiuj abstraktaj okazoj, por kiuj ne ekzistas alia rolvorteto. Tial en la frua tempo oni uzis je tre multe. Nuntempe je estas pli malofta, kaj montras precipe horon kaj mezuron, sed ĝi aperas ankaŭ en diversaj aliaj okazoj.
- Ĝenerale oni evitu je, se pli bona alternativo ekzistas.
- Do, estas prepozicio "sen difinita signifo", sed la uzo de je jam estas bone reglamentita per tiuj gramatikoj kaj ne plu eblas enŝovi ĝin ĉie, kien oni volas. Ĉe "je" ni trovas nur tempan indikon, sed nur antaŭ la horoj, ne antaŭ ekzaktaj datoj (kontrolu!).
> Por la horo ĝuste je la tria matene, sed "en la mateno". Ŝajnas ke misuzas vi en kaj je pri "je 11:22 22.03.04" (citita en via mesaĝo ĉe AL) en ne eblas ĉar tiu tempo-indiko ne referencas al tempospaco, sed al punkto; io povas okazi en la mateno (je iu punkto de la mateno) sed absolute ne "en 11:22" ev. ekde aŭ post.
- Miaopinie, vi troigas la similecon inter "en" kaj "dum" rilate la tempoindikon. Kvankam eĉ "dum" ĉi tie laŭ mia lingvosento eblus (ĉar evidente temas pri la minuto, DUM kiu io okazis -- niakaze la storado de la ŝanĝo), "en" estas pli ekzakta, ĉar ĝi povas montri ankaŭ la momenton, ne daŭron. Pri tio Bertilo skribas en PMEG:
- Tempa en similas al dum, sed en prezentas tempon kiel punkton (eĉ se temas pri longa tempo).
- Do, mi restas ĉe mia opinio, ke "je 11.12 22.12.06" estas tute misa kaj erara, "en" kaj eĉ "dum" multe pli taŭgas ĉi-loke, ĉar ili pli klare kaj difinite montras la rilaton de la evento al tiu tempo, ol nedifinita "je". Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 08:51, 15. Sep 2006 (UTC)
- Vi ja rajtas resti ĉe via opinio, sed malfacile vi povas decidi, ke tiu uzo estas erara. Maksimume, ke ĝi estas ne/mal-konsilinda. Tamen se oni komparas kun loko vi certe ne uzos "en" por indiki, ke vi trafis iun punkton precizan: "Ni komencis la kuradon "en"(???) la start-linio" sed vi ja kuraĝus diri ke tiu kurado komenciĝis "en" la 11a horo kaj duono ? Per tiu frazo mi povas kompreni ke ĝi okazis iam en la spaco de unu duonhoro inter 11:30 kaj 12:00. Se oni tordas la logikon, pravigante per nova, plua, signifo de "en", ĉar modo malŝatas, ke io estu ne preciza en nia tiel klara lingvo, oni fine alvenas al punkto, ke prep. kiel "en" "je-iĝas" pro tuta paĝo de malsamaj signifoj. Mi do plu diros "mi alvenos morgaŭ je la naŭa, kaj foriros en la vespero" (kaj ne "en" la naŭa, formo ne erara, sed kiu havas tute alian signifon: nome, ke eblas alveni ĝis la 9a kaj 59 minutoj.) --Zorhof-86 14:45, 15. Sep 2006 (UTC)
- Vi eble ne atente legis mian respondon. Mi ja ne kontraŭis uzon de "je" en la frazoj "je la naŭa kaj duono" kaj "je 12 kaj duono". Tiuj uzoj estas tute laŭfundamentaj kaj laŭgramatikaj. Mi kontraŭas uzon de je kun preciza dato kaj tempo", kaj la afero, kiu min ĉefe ĝenas, estas la dato. Mi ja tuta aprobus la formaton de tiu tempoindiko "12 Sep 2006, je 08:51", sed ne "je 12 Sep 2006 8.51" aŭ "je 8.51 12 Sep 2006". Ĉi tie "je" estas stranga, ĉar estas ja ne plu tempo, sed dato, kaj ne eblas uzi "je" por datoj (do, ne eblas uzi "je 15-a de Septembro" aŭ "je lundo", tiuj estas eraroj). Por eviti tiun uzon mi proponas pli neŭtran formon "en" aŭ "dum", "en 11.15 12 Sep 2006" estas por mi klara kaj preciza, kaj gramatiko almenaŭ ne obĵetas tion (tamen nek rekte donas tiun uzon). Revene al viaj ekzemploj, mi uzus "mi komencis kuradon ĉe la start-linio" aŭ "de start-linio", eble eĉ "en" (kial ne?) sed neniuokaze "je". Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 17:33, 15. Sep 2006 (UTC)
- Mi ne vere vidas diferencon inter "tempo" kaj "horo", en via okazo mi ne demandus "je kioma horo", sed simple "kiam", kiu estas tipa tempa pronomo. Cetere, ĉu ni komence eltrovu la komunajn punktojn? Mi tute konsentas, ke "je" eblas uzi por tempoindiko kaj ĝi estas la sola gramatike korekta prepozicio ĉi tie. Do, "je la 9-a" tute ĝustas kaj bonas. "Je" ne eblas uzi por indiki la certan daton, ĉar ĝi signifas ĉi-rilate "iom ĉirkaŭ la dato", "iom antaŭ la dato" ("je Kristnasko", "je Pasko") kaj estas la ununura al mi konata uzo, kiu ankaŭ troveblas en gramatikoj. "je 12a de septembro" estas klare erara (mi pigras citi, sed se vi insistos -- faros tion). Por la datoj la plej bona solvo estus simpla akuzativo (do, "la 12-an de septembro"), sed kiel oni cifere indikas la daton malfacilas kromindiki akuzativon. Dua alternativo estas la prepozicio "en", kiu indikas la certan tempon (en 12-a de januaro = la 12-an de januaro). La sama prepozicio, laŭ mia kompreno, taŭgas por la tempo, "en dudeka tridek" estas klara esprimo, multe pli klara (LMMO), ol "je dudeka tridek" (ĉar la dua postlasas la impreson de ellasiteco de iu mezuro -- kvazaŭ ni indikas iun diferencon). Pro tio la varianto kun "en" estas la plej optimuma por ambaŭ, "en 12.23 23.05.2006" estas la plej bona solvo. Ĉu mia logiko kompreneblas? Amike, Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 22:10, 15. Sep 2006 (UTC)
- Vi eble ne atente legis mian respondon. Mi ja ne kontraŭis uzon de "je" en la frazoj "je la naŭa kaj duono" kaj "je 12 kaj duono". Tiuj uzoj estas tute laŭfundamentaj kaj laŭgramatikaj. Mi kontraŭas uzon de je kun preciza dato kaj tempo", kaj la afero, kiu min ĉefe ĝenas, estas la dato. Mi ja tuta aprobus la formaton de tiu tempoindiko "12 Sep 2006, je 08:51", sed ne "je 12 Sep 2006 8.51" aŭ "je 8.51 12 Sep 2006". Ĉi tie "je" estas stranga, ĉar estas ja ne plu tempo, sed dato, kaj ne eblas uzi "je" por datoj (do, ne eblas uzi "je 15-a de Septembro" aŭ "je lundo", tiuj estas eraroj). Por eviti tiun uzon mi proponas pli neŭtran formon "en" aŭ "dum", "en 11.15 12 Sep 2006" estas por mi klara kaj preciza, kaj gramatiko almenaŭ ne obĵetas tion (tamen nek rekte donas tiun uzon). Revene al viaj ekzemploj, mi uzus "mi komencis kuradon ĉe la start-linio" aŭ "de start-linio", eble eĉ "en" (kial ne?) sed neniuokaze "je". Alaŭdo ۩ ✉ ₪ 17:33, 15. Sep 2006 (UTC)
Via uzantonomo estos ŝanĝata
redaktiSaluton,
La programista teamo de Fondaĵo Vikimedio faros kelkajn ŝanĝojn en funkciado de la uzantokontoj. Tiuj ŝanĝoj estas parto de niaj ĉiamaj penoj oferti al niaj uzantoj novajn kaj pli bonajn ilojn, ekzemple intervikiajn anoncojn kaj mesaĝojn. Ĉi tiuj ŝanĝoj havos la sekvon, ke ĉiu unuopa uzanto ĉie havos la saman uzantonomon. Per tio ni povas disponigi al vi novajn funkciojn, kiuj plibonigas la komunan redakton kaj diskutojn kaj ebligos pli fajnajn uzantorajtoj por tiuj iloj. La negativa flanko estas la antaŭkondiĉo, ke uzantokonto nun devas havi unikan nomon sur ĉiuj 900 Vikimediaj Vikioj. Pli da informoj vi trovos sur ĉi tiu anonca paĝo.
Bedaŭrinde, la nomo de via uzantokonto kolizias kun la nomo de alia uzantokonto nomita Zorhof-86. Por certigi, ke ambaŭ uzantoj plu povos kunlabori sur la Vikimediaj projektoj via uzantonomo estos ŝanĝita al Zorhof-86~eowiki. Tio okazos (same kiel ĉe aliaj uzantokontoj) en aprilo 2015.
Via konto plu funkcios tute same kiel antaŭe kaj vi restos aŭtoro de ĉiuj viaj ĝisnunaj redaktoj, tamen vi devos uzi la novan uzantonomon por ensaluti. Se via nova uzantonomo ne plaĉas al vi, vi povos peti ĝian renomigon per la sekva petilo.
Pardonu pro eventuala malagrablaĵo.
Yours,
Keegan Peterzell
Community Liaison, Wikimedia Foundation
23:52, 17 Mar. 2015 (UTC)
Renamed
redaktiThis account has been renamed as part of single-user login finalisation. If you own this account you can log in using your previous username and password for more information. If you do not like this account's new name, you can choose your own using this form after logging in: Specialaĵo:GlobalRenameRequest. -- Keegan (WMF) (talk)
06:28, 19 Apr. 2015 (UTC)