Froukje Veenstra

nederlanda kantistino

Froukje Veenstra, mallonge Froukje (n. la 4-an de septembro 2001 en Nieuwkoop) estas nederlanda kantaŭtoro.

Froukje Veenstra
Persona informo
Aliaj nomoj Froukje
Naskiĝo 4-an de septembro 2001 (2001-09-04) (22-jaraĝa)
en Nieuwkoop
Lingvoj nederlanda
Loĝloko Roterdamo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Alma mater Codarts
Okupo
Okupo kantistokantaŭtoro
TTT
Retejo https://froukje.net/
vdr

Veenstra komponas sian propran muzikon helpe de tekkomputilo, gitaroklavaro. Ŝi estas inspirita de Eefje de Visser, Typhoon kaj Stromae[1] .

Ŝia unua kanto Groter dan ik (Pli granda ol mi) aperis en 2020 kaj estas protesta kanto pri la klimata krizo[2][3] kaj atingis milionan publikon[4]

Persone redakti

Veenstra estas malkaŝe ambaŭseksema[5].

Diskografio redakti

Albumoj redakti

  • Licht en donker (Lumo kaj Mallumo, ep, 2021)
  • Uitzinnig (Delira, ep, 2022)

Unuopaĵoj redakti

Titolo Jaro Albumo
"Groter dan ik" 2020 nealbuma unuopaĵo
"Ik wil dansen" "Licht en donker"
"Licht en donker"
"Onbezonnen" 2021
"Licht en donker (Remix)" nealbuma unuopaĵo
"Heb ik dat gezegd?" "Licht en donker"
"Niets tussen" "Uitzinnig"
"Een teken"
"Uitzinnig" 2022
"Zonder gezicht"

Referencoj redakti

  1. (nl) Pablo Cabenda, Froukje bevestigt met haar tweede ep haar reputatie als hét poptalent van dit moment, De Volkskrant, la 17-an de marto 2022.
  2. (nl) Floor Toebes, Lauren Tomasouw, Froukje: groen in quarantaineseizoen, ANS, la 9-an de novembro 2020
  3. (nl) Froukje gaat viral met klimaat-hit: “Ik hoop dat het gesprekken opent”, NOS, la 27-an de januaro 2020
  4. (nl) Steef Bouwman & Hein Hansen, Corona-artiesten’ veroveren muziekindustrie met miljoenen streams, la 1-an de februaro 2021.
  5. (nl) Over de liefde (Pri la amo), zijaanzij.nl.

Eksteraj ligiloj redakti