Roccazzo [roKAco] estas italia arkeologia situo en Mazara del Vallo, ĉe la agrikola kvartalo de Borgata Costiera.[1][2]

Roccazzo

Panorama bildo de la okcidenta parto de la situo

Panorama bildo de la okcidenta parto de la situo
arkeologia loko
Civilizo prahistoria
Uzado loĝloko, nekropolo
Pozicio
Lando  Italio
Urbo Mazara del Vallo
Alto ĉirkaŭ 150 m.s.m.
Koordinatoj 37° 43′ 34″ N, 12° 39′ 44″ O (mapo)37.72614212.662146Koordinatoj: 37° 43′ 34″ N, 12° 39′ 44″ O (mapo)
Dimensioj
Areo ĉirkaŭ 200.000 m²
Prifosadoj
Malkovrita 1985
Datoj de prifosadoj 1988, 2008
Arkeologo Sebastiano Tusa
Administrado
Vizitebla jes, sed oni devas transiri privatan grundon por atingi la situon
Roccazzo (Italio)
Roccazzo (Italio)
DEC
Roccazzo
Roccazzo
Map
Roccazzo
vdr
Eneolitika putforma tombo, malkovrita en 2008
Ruinoj de greka loĝejo

La arkeologia areo estas tre granda, fakte ĝi etendiĝas super ĉirkaŭ dudek hektara kalkoŝtona altaĵo. La loka tipo de kalkoŝtono nomiĝas Magaggiara ([magaĜAra]). Estas grava kaj ampleksa eneolitika establiĝo, kiu inkluzivas grandajn boatformajn kabanojn kaj multaj putformajn tombojn.[3]

Dum 2008 la situo prifosadiĝis pere de Sebastiano Tusa. Tiuj prifosadoj malkovris multajn eneolitikajn tombojn kaj kabanoj, bronzepokajn kaj neolitikajn ceramikaĵojn, kaj en la plej okcidenta parto, kompleksan grekan konstruaĵon, datebla je la unua teritoria koloniigo de Selinunte.

Nuntempe nur la bazamentoj videblas de la antikvaj kabanoj: ili estis 4, rektangulaj kaj verŝajne lignaj, kaj grandaj 7⨯16m. En la nekropolo oni trovis 47 tombojn, po unu por kadavro, krom la n. 29, kiu gastigis 14 homojn.[1]

La situo atingeblas per la Regiona Strato 17 Fondacazzo - Santa Teresa - Roccazzo.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Pro Loco Valderice - Mazara del Vallo. Arkivita el la originalo je 2012-07-26. Alirita 26-a de aŭgusto 2012. itale
  2. (2003) Mediteranea Arkeologio: studoj honore de Ernesto de Miro. Palermo: L'Erma di Bretschneider, p. 489. ISBN 88-8265-134-7. itale
  3. Archeo Platia - Suno, steloj kaj prahistorio en Sicilio. Alirita 26-a de aŭgusto 2012. itale

Bibliografio redakti

  • TUSA, Sebastiano (1988). “L'insediamento di Roccazzo (Mazara del Vallo, Trapani): nuovi elementi di inquadramento ed interpretazione dell'Eneolitico siciliano”, Rassegna di Archeologia (7), p. 553–554.  itale
  • TUSA, Sebastiano kaj DI SALVO, Rosaria (1988-1989). “Dinamiche funzionali ed organizzazione territoriale dell'insediamento eneolitico in Sicilia: l'evidenza di Roccazzo (Mazara del Vallo, Trapani)”, Origini (XIV), p. 101–129.  itale