Lise London, denaske Elisa Ricol, naskiĝis la 15-an de februaro 1916 en Montceau-les-Mines, Francio kaj mortis la 31-an de marto 2012 en Parizo. Ŝi estas franca rezistinto .

Lise London
Persona informo
Naskonomo Élisabeth Jeanne Ricol
Naskiĝo 15-an de februaro 1916 (1916-02-15)
en Montceau-les-Mines
Morto 31-an de marto 2012 (2012-03-31) (96-jaraĝa)
en 13-a arondismento de Parizo
Tombo Pariza tombejo de Ivry
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Artur London
Parencoj Raymond Guyot
Okupo
Okupo politikistoverkisto • membro de Franca rezistado
vdr

Lise London naskiĝis en malriĉa hispana familio, enmigrinta en Francio. Ŝia patro estis ministo kaj komunista aktivulo[1]. Ŝi edziniĝis kun Auguste Delaune.

Mem komunista aktivulo, la franca PCF sendis ŝin en Moskvon en 1934. Tie ŝi renkontis na la Ĉeha Artur London, kun kiu ŝi reedziniĝis en 1935. Dum la hispana Hispana Enlanda Milito ŝi partoprenis en la Internaciaj Brigadoj. Poste ŝi eniris la francan rezistadon kontraŭ la Naziismo okupado kaj iĝis kapitano. Ŝi estis arestita en 1942 de franca polico kiu liveris ŝin al la nazioj. Tiam oni forkondukis ŝin al koncentrejo de Ravensbrück kaj poste Buchenwald[2].

En 1949 ŝi ekloĝis en Prago kun sia edzo, kiu iĝis vic-ministro de eksteraj rilatoj en la tiama ĉeĥa komunista registaro. Post du jaroj, li estas eksigita kaj malliberigita per stalina purigo. Lise London kolektis lian ateston kaŝitan en cigared-pakedoj. Tiun periodon ili rakontas en sia libro La Konfeso (france L'Aveu), el kiu filmon faris Costa-Gavras.

Ŝi estas oficiro de la Honora Legio.

Referencoj redakti