Por samtitola artikolo vidu la paĝon Auguste Delaune (Tramtransporto en Parizo).

Auguste DELAUNE (naskiĝis la  26-an de septembro 1908(nun 1908-09-26) en Graville-Sainte-Honorine, departemento Seine-Maritime, mortis la 12-an de septembro 1943, departemento Sarthe) estis ĝenerala sekretario de "Fédération sportive et gymnique du travail" (FSGT) (Federacio sporta kaj gimnastika de laboro). Membro de Franca Komunista Partio, klandestina regiona gvidanto en Normandio-Bretonio, li estis arestita pro rezistado, kaj estis internigita en lagero de Aincourt (departemento Val-d'Oise). Forfuĝinta, li estis denove kaptita en 1943 fare de franca polico kaj ĝismorte torturita de germana polico. Li mortis la 12-an de septembro 1943 (34‑jara). Citita al la ordeno de Nacio, li estis farita kavaliro de la Honora legio postmorte en majo 1947.

Auguste Delaune
Persona informo
Naskonomo Auguste Alphonse Delaune
Naskiĝo 26-an de septembro 1908 (1908-09-26)
en Graville
Morto 12-an de septembro 1943 (1943-09-12) (34-jaraĝa)
en Le Mans
Tombo Cemetery of Saint-Denis
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo politikisto • membro de Franca rezistado
vdr

Omaĝo redakti