Giĉe Manitu
Giĉe Manitu (ankaŭ Giĉi Manitu, Giĉe Manito, Kiĝe Manito aŭ Granda Manitu) estas termino uzita de Aniŝinaboj, indianoj el Nord-Ameriko, por paroli pri la « Granda Spirito », diaĵo kiu kreis la universon kaj vivon.
Laŭ la kulturo de Oĝibvoj, Giĉe Manitu loĝus en la insulo Makinaco, en la lago Hurono. Tial Aniŝinaboj pilgrimadis al tiu insulo por praktiki ritojn honore al Giĉe Manitu.
Giĉe Manitu aperas en la poemoj La kanto de Hiawatha de Henry Wadsworth Longfellow, kaj La Pacopipo de Charles Baudelaire.
Eksteraj ligiloj
redakti- angle Insulo Makinaco Arkivigite je 2007-01-23 per la retarkivo Wayback Machine
Bibliografio
redakti- angle Densmore, Frances. Chippewa Customs. (1979, Minnesota Historical Press).
- angle Hoffman, Walter James, M.D. The Mide'wiwin: Grand Medicine Society of the Ojibway. (2005, Lightning Source Inc.)
- angle Johnston, Basil. Ojibway Ceremonies. (1990, University of Nebraska Press).
- angle Johnston, Basil. The Manitous: the spiritual world of the Ojibway. (2001, Minnesota Historical Society Press).
- angle Nichols, John D. and Earl Nyholm. A Concise Dictionary of Minnesota Ojibwe. (1995, University of Minnesota Press).
- france Cuoq, Jean André. Lexique de la Langue Algonquine. (1886, J. Chapleau & Fils).
- angle Rhodes, Richard A. Eastern Ojibwa-Chippewa-Ottawa Dictionary. (1985, Mouton de Gruyter).
Referencoj
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Gitche Manitou en la franca Vikipedio.