Vikipedio:Babel
Ĉi tiu uzanto scipovas nek legi nek skribi iun ajn lingvon. Helpo necesas.
Kategorio:Vikipediistoj laŭ lingvo
Mi loĝas en Nepalo en loko nomata Katmando.

Saluton. Mi estas Razen Manadhar, ĵurnalisto el Nepalo. Mi eklernis Esperanton en 1990 kaj ekde tiam daŭre estas kun la Esperanto-movado de mia lando, iel tiel. Mi redaktis nian bultenon "Montejo" kaj verkis artikolojn de 1992 ĝis 1994 kaj ankaŭ desegnis por ĝi.

Mi ekverkis Nepalo-Esperanto vortaro en 1994 kaj ĝin nia Nepala Esperanto-Asocio eldonis en 2009. Mi ankoaŭ verkis libron "Vojaĝo al Muktinath" en 2009. Mi baldaŭ eldonos libron "Jen Japanio" pri mia vojaĝo en Japanio.

Mi partoprenis en la UK en Seulo en 1994 kaj nun mi revas partopreni en la UK en Jokohamo en 2007. Mi estas membro de Pasporta Servo.

Homaj rajtoj,lingvaj rajtoj, etnaj rajtoj, demokratio, kulturo, medio interesas min. Nuntempe, mi verkis folkrakontojn de Nepalo, pri nepala kulturo. Mi esperas ke mi iam sukcesos eldoni ilien kiel libroj.

Retumo tre interesas min. Mi de tempo al tempo sendas novaĵon al www.raporto.info, partoprenas en diskutejoj de www.lernu.net, tejo.org kaj ankaŭ estas membro de Esperantaj grupoj de www.hi5.com, www.orkut.com kaj www.facebook. Krom ĉio, mi blogas per Esperanto kaj rakontas pri mia lando, : Bonvolu viziti al mia blogo: tie

Kaj vi vidas, mi ankaŭ ekvikipediumas!

Profesie, mi estis ĵurnalisto kiu laboris por la angla ĵurnalo The Himalayan Times. Mi raportis pri politiko, kulturo, akvo, medio ktp. Nun mi laboras por la registara oficejo "Central Child Welfare Board" www.ccwb.gov.np kiel oficisto pri infan-laborantoj. Se iu volas scii pli pri mi, vi povas rekte skribi al mi: razeno(a)gmail.com