Várbalog estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en subregiono de Mosonmagyaróvár. La loknomo signifas hungare: fortikaĵo-maldekstrulo.

La komunumo situas sur ebenaĵo laŭ la aŭstra landlimo. Flankovoje Mosonmagyaróvár, Jánossomorja kaj Hegyeshalom estas proksime.

Post la kontraŭturkaj militoj la vilaĝo senhomiĝis, germanoj refondis ĝin. Parenco de Maria Tereza saksa princo Albert Kazimiro fondis en la proksimo elstaran agrokultivan centron. Ekstera parto Albertkázmérpuszta gardas ankaŭ nun lian nomon.

En 1919 aldoniĝis al Aŭstrio malvasta koridoro el Hungario, kiu estas tie pli vasta. La vilaĝo trovis sin ĉe la limo, eĉ Albertkázmérpuszta estas ĝuste ĉe la limo. En 1946 la germanoj estis devige deportitaj al Germanio. Konstruiĝis Fera kurteno, la kontrolado estis rigora. En 1989 Fera kurteno nuliĝis, eble la vilaĝo denove prosperos.