Véretz

komunumo en Francio

Véretz [Pri tiu ĉi sono aŭskulti] estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Indre-et-Loire, prononco [ɛ̃dʁelwaʁ] kaj en la regiono Centro-Valo de Luaro, france Centre-Val de Loire, prononco [sɑ̃tʁə val də lwaʁ], borde de la rivero Luaro. Fine de 2021 en la komunumo vivis 4 732 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Tours kaj al la kantono Montlouis-sur-Loire.

Véretz
komunumo
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Centro-Valo de Luaro
Departemento Indre-et-Loire
Arondismento Tours
Kantono Montlouis-sur-Loire
INSEE kodo 37267 [+]
Poŝtkodo 37270
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 732  (2021) [+]
Loĝdenso 341 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 22′ N, 0° 48′ O (mapo)47.3597222222220.80555555555557Koordinatoj: 47° 22′ N, 0° 48′ O (mapo) [+]
Areo 13,86 km² (1 386 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Véretz (Indre-et-Loire)
Véretz (Indre-et-Loire)
DEC
Véretz
Véretz
Situo de Véretz
Véretz (Francio)
Véretz (Francio)
DEC
Véretz
Véretz
Situo de Véretz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Véretz [+]
vdr

Geografio redakti

La areo de la komunumo estas granda je 13,86 km² kaj ĝia alteco varias inter 47 kaj 94 msm[1]. La urbo estas konstruita ĉe la rivero Cher.

Ĉirkaŭaj lokoj redakti

Véretz havas kvar samlimajn komunumojn[2] :

Vidindaĵoj redakti

Jen estas kelkaj vidindaĵoj de Véretz[3] :

  • kastelo de Veigné
  • kirko Notre-Dame de Véretz
  • la postrestaĵoj de Gaŭlo-Romania akvedukto
  • la fontano Bakĥo
  • la ponto
  • la keloj
  • la silkraŭpejo
  • "La Chavonnière", domo kiu apartenis al Paul-Louis Courier de Méré

Famuloj redakti

Jen estas kelkaj el la famuloj de Véretz[4] :

  • Paul-Louis Courier de Méré, franca verkisto kiu naskiĝis en Parizo en 1772. Li aĉetis la domon "la Chavonnière" en 1817, kaj estis murdata en la arbaro de Larçay en 1825.
  • Eugène Bizeau, poeto kiu naskiĝis en Véretz en 1883.
  • Gabrielle d'Estrées, la reĝamatino de Henriko la 4-a, kiu estus havinta "domon de bano" en Véretz por sin bani en la rivero Cher (ĉi-tiu domo ankoraŭ ekzistas).
  • Madame de Sévigné, kiu amis iri al la kastelo de Véretz por viziti amikon, la "abbé d'Effiat".
  • Hortense Mancini, nevino de Jules Mazarin, estis dum kelka tempo kastelestrino de Véretz.
  • A. D. G. (kies vera nomo estas Alain Fournier), franca verkisto kaj ĵurnalisto entombigita en la mortintejo de Véretz.

Blazono redakti

Referencoj redakti

  1. IGN, Répertoire Géographique des Communes édition 2013 (france). Arkivita el la originalo je 2015-01-08. Alirita 2014-07-12.
  2. Visualiseur InfoTerre (france).
  3. Oficiala TTT-ejo, Patrimoine (france). Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-07-13.
  4. Oficiala retejo, Célébrités (france). Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-07-13.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti