Vadim Perelman (ruse Вадим Перельман, naskiĝis la 8-an de septembro 1963 en Kievo) estas ukraina reĝisoro loĝanta en Usono.

Vadim Perelman
Persona informo
Naskiĝo 8-an de septembro 1963 (1963-09-08) (60-jaraĝa)
en Kievo
Lingvoj rusaangla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo • reĝisoro
vdr

Perelman naskiĝis en juda familio en Kievo[1]. En 1977, kune kun sia patrino, li elmigris al Kanado tra Italio. Li studis ĉe la Universitato de Alberto kaj Universitato Ryerson Film School en Toronto. Ekde 1990 li loĝas en Los-Anĝeleso, Usono.

Li aktivis en la kampo de reklamaj filmoj, sed ekde 2003 li ankaŭ faris plenlongajn filmojn. Perlman interesiĝas pri Irano, kaj liaj du plenlongaj filmoj ("Domo de Sablo kaj Nebulo" (2003) kaj "Persaj Lecionoj" (2020) temas ambaŭ pri Irano. La dua filmo (Persaj lecionoj) estis nomumita al Oskaro fare de Belorusio en 2020.

Persone redakti

La direktoro diris en intervjuo, ke lia eksedzino estis irananino kaj ke lia patro, Ali Javan, estis fama sciencisto[2] .

Referencoj redakti

  1. (uk) Голливудский режиссёр Вадим ПЕРЕЛЬМАН: «Спилбергу моя картина понравилась! Arkivigite je 2013-11-15 per la retarkivo Wayback Machine (Holivudo-reĝisoro Vadim PERELMAN: "Spielberg ŝatis mian bildon!", Klaĉo kaj televido, KP.UA
  2. (fa) گفت‌وگوی اختصاصی ماهنامهٔ فیلم با وادیم پرلمان/ بخش اول (Ekskluziva Intervjuo kun Vadim Perlman/Parto Unu), Monata Filmo, la 14-an de novembro 2021