Vajont

komunumo de Italio

Vajont estas komunumo en la orienta parto de norda Italio. Ĝi situas en la regiono Friulo-Venecio Julia kaj, ene de ĝi, en la provinco Pordenone, formale ekde oktobro 2017 restrukturita (pri tio vidu la provincan tekston). Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 630 loĝantoj.

Vajont
Vajont
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Friulo-Venecio Julia
Provinco PN Pordenono
Geografia situo 46° 8′ N, 12° 41′ O (mapo)46.13333333333312.683333333333Koordinatoj: 46° 8′ N, 12° 41′ O (mapo)
Alto super marnivelo 287 m
Areo 1 km²
Loĝantaro 1630 (2023)
Loĝdenso 1025 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Maniago
Patrono Gesù Crocifisso
Festa tago 14-a de septembro
Nomo de loĝantoj vajontesi
Poŝtkodo 33080
Imposta kodo M265
Kodo laŭ ISTAT 093052
Telefona prefikso 0427
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

La samnoma digo de Vajont redakti

La samnoma digo de Vajont, nuntempe neuzata, estas unu el la plej altaj digoj en la mondo, kun alteco de 262 m. Ĝi situas en la valo de la Vajont Rivero sub Monte Toc, en la municipo de Erto e Casso, ĉ. 100 kilometrojn norde de Venecio kaj 40 kilometrojn nordokcidente de la komunumo Vajont.

Konstruita de 1957 ĝis 1960, ĝi inkluzivas hidroelektran centralon. Ne nur rekorda laŭ alteco, ĝia dezajno estis pionierca per konstruo kiel duoble-arka digo, kiu kurbiĝis kaj altece kaj larĝe. Ĉi tiu ununura formo de la digo estis konstruita por disipi la puŝon kreitan de la pezo de la akvo al la flankoj de la digo, en la monton mem

Nokte, La 9-an de oktobro 1963, kaŭze de la preso de la akvoj, okazis terglito kiu descendis de Monto Toc kaj daŭris pli ol du mejlojn. Kiam la lavango trafis la akvon, ĝi kreis tri grandegajn cunamondojn. La unua trafis la proksiman vilaĝon Casso, la dua detruis partojn de la vilaĝo Erto. La tria ondo, kun laŭtaksa volumeno de 50 milionoj kubaj metroj da akvo kaj 250 metrojn alta, leviĝis preter la digo en la direkto de la urbo Longarone kiu situis malsupre de la diga rivero. La intenseco de la ondo kiu trafis Longarona estis duoble tiu de la atombombo kiu falis sur Hiroŝimon. Tiun nokton, 1 917 homoj estis mortigitaj.

Tiu estis unu el la plej severaj hom-kaŭzitaj katastrofoj, ilustrante la danĝeron enecan en grandskalaj inĝenieristikaj projektoj kiuj ĝenas la delikatan ekvilibron de la natura medio.

Eksteraj ligiloj redakti