Valdeaveruelo
Valdeaveruelo estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 1 290 loĝantoj sur areo de 17,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 74,3 loĝantoj/km². La loĝloko konsidereblas antaŭurbo de Gvadalaĥaro.
Valdeaveruelo | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Kamparo de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19174 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 290 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 74 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 38′ N, 3° 19′ U (mapo)40.638055555556-3.3155555555556Koordinatoj: 40° 38′ N, 3° 19′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 739 m [+] | ||
Areo | 17,36 km² (1 736 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Situo
redaktiValdeaveruelo situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Campiña de Guadalajara en la okcidenta parto de la provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 740 m super marnivelo; je 19 km el Gvadalaĥaro, la provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°38′17″N 3°18′56″Ok. Najbaras la municipoj Gvadalaharo, Cabanillas del Campo, Quer, Villanueva de la Torre, Valdeavero, Torrejón del Rey kaj Galápagos. Ili distribuiĝas laŭ la sekva skemo:
Nordokcidente: Galápagos | Norde: Galápagos | Nordoriente: Guadalajara |
Okcidente: Torrejón del Rey | Oriente: Cabanillas del Campo | |
Sudokcidente: Valdeavero | Sude: Villanueva de la Torre | Sudoriente: Quer |
Historio
redaktiDum la 19-a kaj la 20-a jarcento la loĝantaro estis preskaŭ ĉiam ĉirkaŭ 100 loĝantoj. Poste en la provinco venis dekadenco kaj la loĝantaro preskaŭ ĉie forte malpliiĝis, sed ne en Valdeaveruelo pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo. La Hispana Enlanda Milito kaj sekvaj politika persekutado, malsato, elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ankaŭ ne forte influis la nombrojn. Nur fino de la 20-a jarcento venis novaj loĝantoj, kiuj ne povis trovi malmultekostajn loĝejojn en urboj Gvadalaĥaro aŭ Madrido kaj setlis ĉi tien, kaj tiel la nombro de loĝantoj estis jam 444 en 2001, 1 077 en 2011, 1 147 en 2021 kaj alvenis al la nunaj 1 290 en 2024.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Nune loĝejoj, komerco, servoj kaj pensioj de emerituloj.