Valencia kuirarto estas mediteranea kuirarto de la aŭtonoma komunumo Valencio, Hispanio. Ĝiaj bazaj ingrediencoj estas legomoj, marfruktoj kaj viando. Ĝi estas fama tutmonde pro la rizoj, kiel paelo, kaj citrusoj. La kuirarto de najbaraj regionoj donis kaj ricevis gravajn kontribuojn de la valencia gastronomio, inter ili baleara kuirarto, kataluna kuirarto, aragona kuirarto, manĉa kuirarto kaj murcia kuirarto. Inter ĝiaj plej famaj pladoj, krom paelo, estas nigra rizo, vermiĉelaĵo kaj kokaoj

Valencia paelo.