Valentin Rathgeber

Monumento en la Abatejo Banz

Johann (Hans) Valentin RATHGEBER (naskiĝinta en la 3-a de aprilo 1682 en Oberelsbach, mortinta en la 2-a de junio 1750 en Bad Staffelstein-Banz) estis germana komponisto, muzikisto kaj benediktano.

VivoRedakti

Ekde la plej frua infaneco Rathgeber trejnitis muzike danke al la instruista kaj orgenista servadoj de la patro. Li certe estis ankaŭ lia unua muzikpedagogo (antaŭ ĉio: orgeno). Pri sistema muzikinstruo de la filo tamen ne estas ie iu atesto. En 1701 Rathgeber iĝis "Logicus" ĉe la universitato de Würzburg, kaj en 1704 li aperis registre kiel studento de teologio. La saman jaron li dungitis ĉe la orfeja lernejo de la Julius-hostpitalo en Würzburg sed maldungitis jam en 1707. Mallonge pli malfrue li ekdeĵoris kiel kameristo kaj muzkisto ĉe abatejo Kilian Düring (1641–1720) en la Abatejo Banz. Lia novicado komenciĝis ankoraŭ je la fino de 1707 kaj finfine en 1711 Rathgeber ordinitis pastro en la katedralo de Würzburg. Dum tiu tempo li ne nur predikis kaj estis korusdirektisto sed ankaŭ faris la unuajn grandajn komponaĵojn: ekzemple okaze de la konsekro de la nove en baroka stilo konstruita preĝejo en Banz en 1719 (fare de al arkitekto Johann Dientzenhofer).

En 1721 aperis sub la titolo Octava Musica ok mesoj ĉe la renomita eldonejo Johann Jakob Lotter d.Ä. en Aŭgsburgo. Same ankaŭ la sekvintaj eldonaĵoj ĉiam enhavas plurajn verkojn, kio klarigas ke 22 verkoj unuarigarde ŝajnas esti malmultaj. Fakte ili entenas pli ol po 370 komponaĵoj. La ĉefa okupo estis eklezia muziko; nur tri estis sekularaj, nome: Chelys sonora (24 instrumentaj koncertoj, op. 6, 1728), Ohren-vergnügendes und Gemüth-ergötzendes Tafel-Confect, aŭ pli mallonge Augsburger Tafelkonfekt (1733, 1737) kaj finfine Musikalichcher Zeit-Vertreib aŭf dem Clavier (60 etaj pecoj por klavarinstrumentoj, op. 22, 1743).

Kritikoj, fuĝo, revenoRedakti

Pro kritikoj de la verkaro (al kio Rathgeber jam reagis en 1726 en la antaŭparolado al Opus IV) kaj pro persona malfermiteco Rathgeber serĉis novajn agadokampojn ekster la abatejo. Sen permeso de la abato li ekvojaĝis en 1729 pro studkialoj, dum kiu aperis serio da presitaĵoj (plejparte dediĉitaĵoj al gravaj mecenatoj). Tiel eblas sen problemo postflari la detalan itineron tra Trier, la regiono de Bodenlago kaj Svislando, Suda Bavario, Aŭxstrio ĝis Hungario. Post la reveno en 1738 Rathgeber verŝajne estis mallongan tempon enkarcerigita en la Monaĥejo Banz. Post ĝenerala pekkonfeso kaj renovigo de la ordenaj votoj li reakceptitis en la monaĥaron. Poste aperis ankoraŭ kvar mesoj (op. 19), 30 ofertorioj (op. 20), la tria parto de Tafelkonfekts (1737) kiel ankaŭ Musikalischer Zeit-Vertreib. Poste podagro komencis tre limigi la kreivecon de la muzikisto.

GravecoRedakti

En la instrukcio je op. 1 Rathgeber priskribis siajn plej gravajn intencojn kiel komponisto: "facilitas / facilo de muzika esprimo kaj prezento", "brevitas / mallongeco" kaj "suavitas / melodioj amindaj, facile kompreneblaj, harmoniozaj". Estante samtempulo de Johann Sebastian Bach li tamen klare distanciĝis de baroka patoso; el la strebo je simpleco senteblas la moda "nova gusto", galanta stilo. Per siaj popolaj melodioj, malkomplikaj movimentoj kaj taŭgigeco de la kompozicioj por diversaj instrumentaroj/kantistaroj Rathgeber evidentiĝis ege plurflanka komponisto.

Rathgeber populariĝis la novan koncertstilon en multaj, eĉ etaj komunumoj, ankaŭ ekstere de Frankonio aŭ Suda Germanio. Kelkaj kantoj el la kolekto Tafelkonfekt (ekz.: "Alleweil ein wenig lustig", "Der hat vergeben", "Mein Stimme klinge") troviĝas ĝis hodiaŭ en (lernejaj) kantlibroj/koruslibroj. Intereso plialtiĝinta pri Rathgeber montratas per kelko da noveldonoj de mesoj latinlingvaj dum la lastaj jaroj.

En la korto de la Abatejo Banz oni starigis memorigtabulon por li.

Verkaro (elekto)Redakti

  • Octava musica op. 1, 1721
  • Missale tum rurale tum civile op. 12, 1733
  • Sacrarium quadriforme op. 19, 1738.
  • Ohrenvergnügendes u. Gemütergötzendes Tafelkonfekt in: Das Erbe dt. Musik, 19, ed. H. J. Moser, 1942
  • Missa „Declina a malo“ in F Dur, op. 1, 1, ed. E. Nowak
  • Missa „Sanctorum Apostolorum“ in C Dur, op. 19, 1, ed. W. Dotzauer, 1983
  • Missa civilis in B Dur, op. 12 II, Nr. 8, ed. W. Dotzauer, 1990
  • Concerto pastorello in C Dur, op. 6, 23, ed. W. Dotzauer
  • „Vesperae solennes de Dominica“ aus Psalmodia vespertina, op. 9, ed. J. Dahlberg, 1999.

LiteraturoRedakti

  • Max Hellmuth: Der Barockkomponist Valentin Rathgeber. Phil. Diss., Erlangen 1943.
  • Otto Ursprung: Valentin Rathgeber. In: Handbuch der Musikwissenschaft. Band 2 – Die Katholische Kirchenmusik. Laaber Verlag Wiesbaden 1979. Kapitel 4, S. 228ff.
  • Elizabeth Roche: Rathgeber, Johann Valentin. In: The New Grove. Dictionary of Music and Musicians. Band 15. London 1980. S. 598–599.
  • Alfred Baumgartner: Valentin Rathgeber. In: Der Große Musikführer. Band 2 – Barockmusik. Kiesel-Verlag 1981. S. 560.
  • Franz Krautwurst: Rathgeber, Johann Valentin. In: Die Musik in Geschichte und Gegenwart. Band 7. Kassel 1989. S. 19–22.
  • Arnold Feil: Valentin Rathgeber. In: Metzler Musik Chronik. Stuttgart/Weimar 2005. S. 279f.
  • Wilfried Dotzauer: Aspekte zur fränkischen Kirchenmusik des 18. Jahrhunderts im Bamberger Raum. In: Ludger Stühlmeyer (Hg.) Stationen der Kirchenmusik im Erzbistum Bamberg. Bamberg 2007. S. 41–52.
  • Ludger Stühlmeyer: Johann Valentin Rathgeber. Ein Beitrag zur Wanderausstellung 2011. In: Heinrichsblatt 32. Katholische Wochenzeitung des Erzbistums Bamberg. Bamberg August 2011 und Katholische Sonntagszeitung für Deutschland. Köln August 2011.

Eksteraj ligilojRedakti