Valgañón [balgaNJON] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la okcidenta Komarko de Ezcaray.

Valgañón
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26288
Demografio
Loĝantaro 137  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 19′ N, 3° 4′ U (mapo)42.3175-3.0672222222222Koordinatoj: 42° 19′ N, 3° 4′ U (mapo) [+]
Alto 936 m [+]
Areo 31,74 km² (3 174 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Valgañón (Provinco Rioĥo)
Valgañón (Provinco Rioĥo)
DEC
Valgañón
Valgañón
Situo de Valgañón
Valgañón (Hispanio)
Valgañón (Hispanio)
DEC
Valgañón
Valgañón
Situo de Valgañón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Valgañón [+]
vdr
La municipa teritorio de Valgañón, en la okcidento de la regiono.
Strato de Valgañón.
Romanika absido de la paroĥa preĝejo de Valgañón.
Sonorilmuro de la preĝejo de Sankta Andreo de Valgañón.
Fontano Tresfuentes.
Blazondomo.

Geografio redakti

Ĝi estas aparta loĝloko kun komunikvojo nur laŭ la regiona ŝoseo LR-111 de Ezcaray al la provinco Burgoso; la plej proksima loĝloko estas la samkomarka Zorraquín. Ĝi estas sur la valo de la rivero Ciloria, en Supra Rioĥo, sur la norda zono de la Sierra de la Demanda ĉirkaŭata de kruta zono de montoj, inter kiuj elstaras la montopinto Torocuervo (1933 m), plej alta pinto de la municipo.

Historio redakti

En la 11-a jarcento la areo apartenis al la Regno Pamplona, konata ankaŭ kiel Regno Nájera-Pamplona. Post la morto de la reĝo Sanĉo la 4-a en 1076 ĝi pasis anekse al Kastilio. La plej frua mencio estas de la jaro 1084 kaj apartenas al donaco fare de Alfonso la 6-a de Kastilio de la Monaĥejo de San Sebastían de Ojacastro, inter Zorraquín kaj Valgañón al la Monaĥejo de Suso. "Ego namque Aldefonsus gratia Dei totius Hispania Rex, concedo et confirmo ad aulam Sant Emiliani, et tibi patrio venerando Blasio abbati, Monasterium Sant Sebastiani, in valle qui dicitur de Ogga Castro inter villas Valgannon et villa Moneo Zorraquin".

En 7a de Majo 1154 Ezcaray, Ojacastro kaj Valgañón paktis intenkonsenton kun la Monaĥejo de San Millán de la Cogolla per kiu oni interŝanĝis aligon kontraŭ devigo aĉeti varojn tie okaze de vizito de gravulo.

En dokumento datita en Belorado la 16an de decembro 1303 oni konstatas la ekzistadon de juda komunumo en Valgañón; en tiu dokumento oni devigas judojn gastigi pastrojn. La 24an de Aprilo 1312, la kastilia reĝo Fernando la 4-a havigis foruon[1]​ “al valle de la villa de Ojacastro, Ezcaray e Zorraquín e Valgañón”, cele al reloĝado de la zono, lima kun la Regno Navaro. Ĝi validis ĝis la retirigo de la foruoj en 1876 post la Tria Karlisma Milito. En 492 ankoraŭ ekzistis la juda komunumo.

En la 16-a jarcento ĝi apartenis al la Senjorlando de Pedro de Manrique de Luna. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj estis grava tekstila industrio.

En 1908 oni instalis elektron el turbino de akvobaraĵeto por tekstila fabriketo. En la 1940-aj jaroj oni instalis akvoliveradon kaj telefonon.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tial oni malaltiĝis el pli ol 500 loĝantoj ĝis nunaj 140.

Vizitindaĵoj estas la romanika paroĥa preĝejo, la preĝejo de Sankta Andreo, la Fontano Tresfuentes, blazondomo, montara pejzaĝo, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Corral López, Guillermo (junio de 2012). [dialnet.unirioja.es/descarga/articulo/3991700.pdf «Fuero de Valdezcaray. Cinco siglos de privilegios (1312-1837)».] En Asociación Riojana de Genealogía y Heráldica, eld. Boletín nº 4. p. 9. ISSN 1889-3503.