Zorraquín [zoraKIN] estas vilaĝo kaj municipo de Rioĥo (norda Hispanio), nome en la okcidenta Komarko de Ezcaray. Ĝi estas aparta loĝloko kun komunikvojo nur laŭ la regiona ŝoseo LR-111 de Ezcaray al la provinco Burgoso trapasante la samkomarkan Valgañón.

Zorraquín
municipality of La Rioja
Administrado
Poŝtkodo 26288
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 86  (2023) [+]
Loĝdenso 14 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 20′ N, 3° 2′ U (mapo)42.325833333333-3.0391666666667Koordinatoj: 42° 20′ N, 3° 2′ U (mapo) [+]
Alto 863 m [+]
Areo 6 km² ( 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Zorraquín (Provinco Rioĥo)
Zorraquín (Provinco Rioĥo)
DEC
Zorraquín
Zorraquín
Situo de Zorraquín
Zorraquín (Hispanio)
Zorraquín (Hispanio)
DEC
Zorraquín
Zorraquín
Situo de Zorraquín

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Zorraquín [+]
vdr
La municipa teritorio de Zorraquín, en la okcidento de la regiono.
Romanika kapitelo de la preĝejo.

Geografio redakti

Ĝi estas en tute montara areo, kiu prosperas pro la turismo al apuda Ezcaray. La distribuo de novaj domoj de Urbanización Usarena sekvas la disponeblan krutecan terenon dum restas malmultaj malnovaj domoj. En tiu turisma komarko, krom Ezcaray, ankaŭ Zorraquín kreskiĝis. Kaj kvankam ĝi plue estas malgranda loĝloko, ĝi estis ankoraŭ multe pli malgranda, kaj nun almenaŭ estas aktiva loĝloko kun juna loĝantaro. Male la samkomarkaj loĝlokoj Ojacastro kaj Valgañón male ne sukcesis haltigi la senloĝigadon, sed almenaŭ ja sukcesis bremsi ĝin, kaj retenas pli ol cent loĝantojn. Aliflanke Pazuengos pro malfacila geografia situacio (granda altitudo kaj malbonaj komunikvojoj), ne sukcesis haltigi la senloĝigadon kaj frontas malfacilan estontecon.

Historio redakti

La plej frua dokumenta referenco estas de la jaro 1084 apartenanta al donaco fare de Alfonso la 6-a de Leono kaj Kastilio per kiu donis la monaĥejon de San Sebastián de Ojacastro al la Monaĥejo de Suso. La 24an de Aprilo 1312, la kastilia reĝo Fernando la 4-a havigis foruon[1]​ “al valle de la villa de Ojacastro, Ezcaray e Zorraquín e Valgañón”, cele al reloĝado de la zono, lima kun la Regno Navaro. Ĝi validis ĝis la retirigo de la foruoj en 1876 post la Tria Karlisma Milito. En la 16-a jarcento ĝi apartenis al la Senjorlando de Pedro de Manrique de Luna.

Aktualo redakti

La rura elmigrado okazis laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj tial oni malaltiĝis el 134 loĝantoj ĝis nunaj 90, ne tiom kiom ĉe aliaj proksimaj loĝlokoj.

Vizitindaĵoj estas la romanika preĝejo de Sankta Stefano, montara pejzaĝo, ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Corral López, Guillermo (junio de 2012). [dialnet.unirioja.es/descarga/articulo/3991700.pdf «Fuero de Valdezcaray. Cinco siglos de privilegios (1312-1837)».] En Asociación Riojana de Genealogía y Heráldica, eld. Boletín nº 4. p. 9. ISSN 1889-3503.