Valo de la lupoj - Irako

Valo de la lupoj - Irako (turke Kurtlar Vadisi - Irak) de Serdar Akar estas turka kinofilmo de 2006, kiu apartenas al televida serio. La kinifilmo diferenciĝas de la serio, ĉar en la televida filmo, la ĉefrolulo Polat Alemdar aperas kiel sekreta agento kaj batalas kontraŭ la mafio. En la kinofilmo, li estas en sekreta komisiono en Irako kaj batalas kiel Rambo. Kun la produktaj kostoj de ĉ. 10 milionoj da USD, ĝi estas la plej kosta turka filmo.

Valo de la lupoj - Irako
filmo
Originala titolo Valley of the Wolves: Iraq
Originala lingvo turka lingvo • angla lingvo
Kina aperdato 2006, 9 feb. 2006
Ĝenro agfilmo, milita filmo
Reĝisoro(j) Serdar Akar
Produktisto(j) Raci Şaşmaz
Scenaro Raci Şaşmaz • Bahadır Özdener
Loko de rakonto Turkio
Muziko de Gökhan Kırdar
Rolantoj Necati Şaşmaz • Billy Zane • Ghassan Massoud • Gary Busey • Diego Serrano • Bergüzar Korel
Produktinta firmao Pana Film
IMDb
vdr

La filmo redakti

La filmo baziĝas je veraj eventoj. La 4-an de julio 2003, arestis usonaj soldatoj en la nordiraka urbo Silemani 11 turkajn soldatojn kaj sekretajn oficirojn kaj samtempe 13 civilulojn. Ilia kapo estis kovrita per sako kaj ili estis forkondukitaj. Tiu t.n. "sakafero" vundis la turkajn naciistojn.

La filmo prezentas la venĝon de la bonaj turkoj kontraŭ la malbonaj usonanoj kaj ties vazaloj, la kurdoj (laŭ la filmo).

La filmo unuafoje surscenigas turmentojn fare de la usonaj soldatoj en Abu-Ghuraib-prizono kaj eĉ masakron de partoprenantoj de iraka geedziĝa festo.

La filmo estas tre sukcesa en Turkio, kie spektis ĝin en la unua semajnfino 1,1 milionoj da homoj.

La filmo estas tute pruduktita laŭ la halivudaj skemoj, sed el islama vidpunkto. La filmon traplektas antisemitismo (juda kuracisto vendas organojn de mortintaj irakanoj), antiusonismo kaj antikristanismo.