Vanessa Mai
Vanessa MAI (Aspach, 2-an de majo 1992) estas kantistino el Germanio. Ŝi naskiĝis kiel Vanessa Marija Mandekic kaj ŝia patro estis muzikisto, kun kiu ŝi aperis sur la scenejo junaĝe. Ŝi elektis sian artistan nomon pro sia naskiĝmonato majo (germane Mai).
Vanessa Mai | |
---|---|
Bazaj informoj | |
Naskiĝo | 2-an de majo 1992 (31-jaraĝa) en Aspach |
Edz(in)o | Andreas Ferber |
Ĝenroj | pop-muziko |
Retejo | www |
Persona informo | |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Edz(in)o | Andreas Ferber |
Okupo | |
Okupo | muzikisto • kantisto • prezentisto |
Verkoj | Ich sterb für dich Q56071569 Happy End |
TTT | |
Retejo | https://www.vanessa-mai.de |
Ŝi estis membro de la rep-dancgrupo GettinCrazd. En 2012, ŝi iĝis la kantistino de la germana grupo Wolkenfrei (Sennuba), kun kiu ŝi publikigis la albumon Endlos Verliebt (Senfine enamiĝinta) 2014. En 2015 sekvis la albumo Wachgeküsst (Vekiĝkisata), kiu iĝis ordisko.
Ŝi iĝis ĵuriomembro en la dektria sezono de Deutschland sucht den Superstar (Germanio serĉas la superstelulon).
En 2016 ŝi publikigis sian unuan soloalbumon, Für Dich (Por vi).
Diskaro redakti
Albumoj redakti
- 2016, Für Dich
- 2017, Regenbogen
- 2018, Schlager
- 2020, Für immer
- 2021, Mai Tai
Privata vivo redakti
Vanessa vivas kun Andreas Ferber, ili interkonatiĝis en 2012. En junio 2017 ili geedziĝis.