Varakļāni

urbo en Latvio

Varakļāni estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la oriento de Latvio. Ĝi estas ĉefurbo de distrikto Varakļāni. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 41 km de Rēzekne kaj 198 km de Rigo.[1] Laŭ la stato de la jaro 2023 en la urbo vivis 1 693 personoj sur areo de 5,26 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 322 loĝantoj/km².

Varakļāni
latve Varakļāni, latgale: Varakļuoni
Urbo
Varakļāni grandbieno
Blazono
Oficiala nomo: Varakļāni
Lando Latvio Latvio
Municipo Varakļāni
Historia regiono Latgalio
Koordinatoj 56° 36′ 37″ N 26° 45′ 09″ O / 56.61028 °N, 26.75250 °O / 56.61028; 26.75250 (mapo)
Areo 5,3 km² (530 ha)
Loĝantaro 1 730 (29.01.2021)
Denseco 326,42 loĝ./km²
Urborajtoj 1928
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
Poŝtkodo LV-4838
Vikimedia Komunejo: Varakļāni
Retpaĝo: varaklani.lv

Historio redakti

Ĝis la komenco de la 13-a jarcento, la teritorio de Varakļāni estis parto de la Varka kasteldistrikto sub regno de latgala ŝtato Jersika.

Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Arkidiocezo de Rigo. En 1483, setlejo unue estis menciita en la loko de la nuna urbo de Varakļāni.

Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. Ekde 1583, Varakļāni kaj la areo estis regitaj fare de la Borh-familio de nobeluloj. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio. En 1897, la plimulto de la populacio (75%) en Varakļāni estis judoj. En 1919 la urbo estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2][3]

La 11-an de februaro 1928, Varakļāni akiris urborajtojn. En 1935, 58% de la populacio de la urbo estis judoj.[4] Baldaŭ post la komenco de la nazia okupado la 4-an de aŭgusto 1941, teamo de germanaj kunlaborantoj (latve Arāja komanda) kaj ĝiaj asistantoj mortigis preskaŭ ĉiujn la judoj de la urbo (ĉirkaŭ 540 homoj).[5] Juda vivo en la grandurbo estis detruita, kaj en 2016, nur unu judo vivis en la urbo.[4]

De 1949 ĝis 1956 kaj ekde 2009, Varakļāni estas centro de malgranda Varakļāni distrikto.

Geografio redakti

La urbo situas en Orienta Latva malaltebenaĵo (latve Austrumlatvijas zemiene).[6] Malgranda rivero Kažova fluas tra la urbo.

Averaĝa temperaturo estas -6,5°C en januaro kaj +17°C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.[6]

Transporto redakti

La aŭtovojo E22/A12 (Rigo-Moskvo) pasas tra la urbo, 4 km okcidente komenciĝas la ŝoseo P84 Madona-Varakļāni. 6 km sude estas la fervoja linio Rigo-Moskvo (stacio Varakļāni). Lokaj vojoj estas V735 (Varakļāni-Stabulnieki), V554 (Dekšāre-stacio Varakļāni), V592 (Varakļāni-Žogoti) kaj V869 (Varakļāni-Mežastrodi).

Vidindaĵoj redakti

  • Grandbieno ("palaco").
  • Luteraj kaj katolikaj preĝejoj.
  • Urboparko.
  • Kulturdomo.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. Toponavi.com. Distancoj.
  2. Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 10-1, p. 286.
  3. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 634.
  4. 4,0 4,1 Kaspars Strods. Ebreju kultūras liecības Varakļānos
  5. memorialplaces.lu.lv
  6. 6,0 6,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Varakļāni en Vikimedia Komunejo