Municipo Varakļāni

municipo de Latvio ekde 2009

La distrikto > municipo Varakļāni (latve Varakļānu novads) estas distrikto en orienta Latvio. La distrikto estis kreita en 2009, apartigante ĝin de iama distrikto Madona (latve Madonas rajons, 1949-2009).La centro de la distrikto situas en Varakļāni.

municipo Varakļāni
(Varakļānu novads)
municipo
Varakļāni grandbieno
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Latgalio
Ĉefurbo Varakļāni
Areo 278 km² (27 800 ha)
Loĝantaro 2 945 (2021[1])
Denseco 10,59 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-102
Vikimedia Komunejo: Varakļāni Municipality
Retpaĝo: varaklani.lv

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas norde distrikto Madona, oriente distrikto Rēzekne, sude distrikto Preiļi kaj okcidente distrikto Jēkabpils.

Historio redakti

Komence de la 13-a jarcento, la teritorio de la distrikto estis subigita al latgala ŝtato Tālava.

Post la Livonia konkero de la krucistoj en la 13-a jarcento, la regiono venis sub la kontrolon de la Arkidiocezo de Rigo.

Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2][3]

En 2021, kiam en la plej multaj kazoj la teritoria divido de la Latva SSR de la antaŭaj distriktoj estis reestigita, la distrikto Varakļāni kontraŭbatalis sian aldonon al distrikto Rēzekne, ĉar ĝi antaŭe estis parto de distrikto Madona. La parlamento - Saeima, siaflanke, konsideris ke la regiono apartenanta al Latgalio devus esti unuigita kun Latgalio kulture kaj historie. La Konstitucia Tribunalo juĝis pri la konservado de la distrikto kiel sendependa unuo.[4]

Geografio redakti

La tuta distrikto estas en Orienta Latva malaltebenaĵo (latve Austrumlatvijas zemiene). Geologie, plejparte en la distrikto estas dominita per la sedimentoj de la supra devonio. Mineraloj: argilo, torfo. La grundoj estas plejparte argilaj podzoligitaj kaj marĉaj.[5]

Averaĝa temperaturo estas -6,5  °C en januaro kaj +17  °C en julio. Da precipitaĵo falas 650 mm jare.[5]

Riveroj redakti

La distrikto ne havas grandaj riveroj. La plej grava el la ekzistantaj - Malmuta, Kažova, Lisiņa, Teicija.

Lagoj redakti

La plej grandaj lagoj estas en Teiči marĉo: Mindaugas (0,4 km²), Lisiņš (0,3 km²), Lielais Murmasts (0,3 km²)

Loĝantaro redakti

Distrikto Varakļāni estas la plej malgranda distrikto en Latvio laŭ populacio.

Laŭ la stato de la jaro 2023 en la distrikto vivis 2 986 personoj sur areo de 277,95 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 loĝantoj/km².

La etna konsisto en 2016 estis: 92,2% latvoj, 5,1% rusoj, 2,7% aliaj naciecoj.

La plej grandaj setlejoj
N# Setlejo Statuso Paroĥo Loĝantaro
(2021)[6][7]
1. Varakļāni Urbo 1757
2. Murmastiene Vilaĝo Murmastienes 253
3. Kokari Vilaĝo Varakļānu 102
4. Silagals Vilaĝo Murmastienes 67
5. Inčārnieki Vilaĝo Murmastienes 57
6. Stirniene Vilaĝo Varakļānu 50

Administraj unuoj redakti

Urbo (pilsēta) redakti

Varakļānu pilsēta.

Paroĥoj (pagasts) redakti

Murmastienes pagasts, Varakļānu pagasts.

Bildoj redakti

Referencoj redakti

  1. stat.gov.lv
  2. Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, v. 10-1, p. 286.
  3. Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 3, p. 634.
  4. LV Portalo (latve)
  5. 5,0 5,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
  6. PMLP.gov.lv Latvijas iedzīvotāju skaits pašvaldībās (latve)
  7. LĢIA.gov.lv Vietvārdu datubāze 29.01.2021 (latve)

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo municipo Varakļāni en Vikimedia Komunejo