Varianto

apartigilo

Varianto estas io diferenca per la formo, ne per la enhavo aŭ esenco.

En literaturoRedakti

Iomete diferenca teksto, liverita de alia manuskripto aŭ eldono.

En lingvistikoRedakti

Ĉiu el la diversaj formoj de la sama lingva unuo (libera aŭ kondiĉita varianto).

En arkitekturoRedakti

Diferenca formo de iu tipa konstruo. Laŭ Francisko Azorín varianto estas Iom diferenca formo de tipa verko.[1] Li indikas etimologion el la latina variare (varii).[2]

Pri ŝakoRedakti

En iu donita punkto de ŝaka partio, ĉiu el la eblaj movoj, per kiuj oni atingas unu saman rezulton.

En biologioRedakti

Iome diferenca planto, ..., ekzemple natura kaj kultivita olivarbo.

NotojRedakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 208.
  2. Azorín, samloke.