Vatra Dornei
Vatra Dornei - jen rumane, prononco [ˌvatra ˈdornej], hungare Dornavátra, germane Dorna Watra, jide דאָרנ, Dorne - estas urbeto en la plej norda parto de Rumanio. Ĝi situas en la distrikto Suceava kaj en la historia regiono Bukovino. Laŭ la stato de 2021 en la urbo vivis 12 578 loĝantoj sur areo de 144,34 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 87 loĝantoj/km². Ekde la fino de la Dua Mondmilito, la limo al unue Ukraina SSR, ekde 1991 la Respubliko Ukrainio, situas en distanco de 90 kilometroj norde. En tiu direkto, en distanco de 150 kilometroj, nun en Ukrainio, ankaŭ situas la urbo Ĉernivco (rumane Cernăuţi, germane Czernowitz aŭ Tschernowitz, hungare Csernyivci, hebree צ'רנוביץ, Cernobic kaj jide טשערנאוויץ, Tŝernovic), la tradicia ĉefurbo de la regiono Bukovino.
Vatra Dornei · Dornavátra · Dorna Watra | |||
---|---|---|---|
municipo de Rumanio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Rumanio | ||
Regiono | rumania Bukovino | ||
Distrikto | distrikto Suceava | ||
Poŝtkodo | 725700 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 12 578 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 87 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 21′ N, 25° 22′ O (mapo)47.3525.366666666667Koordinatoj: 47° 21′ N, 25° 22′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 802 m [+] | ||
Areo | 144,34 km² (14 434 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
situo en la distrikto | |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Vatra Dornei [+] | |||