Veľký Cetín, hungare Nagycétény, germane Gross Zitin estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Nitra. Veľký kaj Nagy signifas: granda.

Veľký Cetín situas en la plej griza distrikto

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Nitra (rivero), laŭ flankovojoj. Nitra (urbo) troviĝas 12 km-ojn for.

Historio redakti

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1239. La kampoj longe apartenis al ĉefepiskopejo de Esztergom. Dum la historio estis 2 vilaĝoj Nobela kaj Granda Cétény, kiuj unuiĝis. En 1910 loĝis tie 1686 da homoj, (hungaroj en majoritato, slovakoj en minoritato). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Tiu vilaĝo situis ĉe la nova landolimo ĉe la hungara flanko. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 1724 da homoj, (1374 hungaroj, 341 slovakoj).