Vilaĝo Velká Skrovnice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, 11 km nordokcidente de urbo Ústí nad Orlicí kaj 7 km nordoriente de urbo Brandýs nad Orlicí. Vivas ĉi tie 296 loĝantoj (2023).

Velká Skrovnice
municipo
Kapelo en Velká Skrovnice
Blazono
Oficiala nomo: Velká Skrovnice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Ústí nad Orlicí
Historia regiono Bohemio
Montaro Svitava montetaro
Situo Velká Skrovnice
 - alteco 415 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 50″ N 16° 19′ 38″ O / 50.03056 °N, 16.32722 °O / 50.03056; 16.32722 (mapo)
Katastro 5,75 km² (575 ha) Velká Skrovnice
Loĝantaro 296 (2023)
Denseco 51,48 loĝ./km²
Unua skribmencio 1349
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 562 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 581101
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 2
Bazaj setlejunuoj 2
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Velká Skrovnice
Retpaĝo: www.velkaskrovnice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Orlické Podhůří, Polom (distrikto Rychnov nad Kněžnou), České Libchavy, Sopotnice, Sudslava kaj Seč.

Partoj de municipo redakti

  • Velká Skrovnice
  • Malá Skrovnice

Historio redakti

La plej malnova memorindaĵo trovita sur teritorio de Velká Skrovnice estas ŝtona hakilbatilo el tempo ĉirkaŭ 3000 jaroj antaŭ Kristo. Sed efektivajn komencojn de nuna Velká Skrovnice oni devas meti nur en la 13-an jarcenton, kiam okazadis pli amasa koloniigo de la regiono. Tiun organizis elstara ĉeĥa nobelulo Kojata Hrabišic. Ĉar li ne havis heredanton, donis en la jaro 1227 nove fonditajn vilaĝojn al membroj de sia grupo, kiujn li en testamento devigis al fondado de pluaj vilaĝoj. Ĉe komencoj de Skrovnice verŝajne estis posteuloj de lia grupano Osel. La unua skriba mencio pri Skrovnice estas el la jaro 1371.

Nomo Skrovnice estis verŝajne origine nomo de rojo, apud kiu la vilaĝo ekestis kaj esprimadis, ke temas pri malgranda, mallarĝa rivereto (skrovný en la ĉeĥa signifas malgranda, negranda). Skrovnice tiam estis vilaĝo de potistoj, kiel atestas trovoj de argilaj vazoj, rompaĵoj kaj de potista forno.

Pro malsimpla historia evoluo Skrovnice ĉiam apartenis al pli da posedantoj samtempe. En la 17-a jarcento la vilaĝon kreis tri partoj, tiu de Brandýs, de Jelení kaj de Doudleby el kiuj ĉiu havis sian vilaĝestron. Tio daŭris ankoraŭ pli poste ĝis nuligo de servuteco en la jaro 1850.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869598
1880644
1890612
1900546
1910531
1921524
JaroLoĝantoj
1930462
1950331
1961300
1970288
1980291
1991299
JaroLoĝantoj
2001287
2014277
2016269
2017277
2018277
2019282
JaroLoĝantoj
2020298
2021256
2022284
2023296

Memorindaĵoj redakti

Kapelo redakti

Kapelo de Sanktaj Cirilo kaj Metodo estis konstruita en la jaro 1912. Ĝis tiam ekzistis en la vilaĝo nur ligna kampanilo. Kapelo estis konstruita grandparte de lokaj metiistoj sensalajre kaj ankaŭ la ekipaĵon donacis loĝantoj de la vilaĝo.

Statuoj redakti

  • Statuo de Sankta Venceslao apud la n-ro 70 estas el la jaro 1870,
  • ŝtona kruco apud la n-ro 8 estas origine el la jaro 1870, renovigita en 1991,
  • ŝtona kruco ĉe la n-ro 19 devenas el la jaro 1885.