Ventmuelejo (Františkův Vrch)

Ventmuelejo de holanda tipo troviĝas en Františkův Vrch, 0,5 km sudoriente de municipo Huntířov, apud vojo ĝis Brložec. Ĝi estis enskribita en Liston de kulturaj memorindaĵoj de Ĉeĥio.

Ventmuelejo
ventmuelejo
Eksa ventmuelejo
Oficiala nomo: Větrný mlýn
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Děčín
Municipo Františkův Vrch
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Bohemia mezmontaro
Situo Ventmuelejo
 - koordinatoj 50° 46′ 55″ N 14° 18′ 32″ O / 50.78194 °N, 14.30889 °O / 50.78194; 14.30889 (mapo)
Materialo ŝtonmineja ŝtono
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Former windmill in Františkův Vrch
Portalo pri Ĉeĥio

Historio redakti

La masonita ventmuelejo estis konstruita en la jaro 1876 sur loko de devena ligna, pri kiu estas unua mencio en la jaro 1843 (noto en stabila katastro). En la 1960-aj jaroj la muelejo estis tegmentita per seda tegmento kaj eluzata kiel fornejo. En la jaroj 2000–2001 ĝi estis rekonstruita fare de nova posedanto al loĝceloj.

Priskribo redakti

La ventmuelejo estas trietaĝa konusa ŝtukita masonita konstruaĵo de holanda tipo konstruita el ŝtonmineja ŝtono sur ronda bazplano. La turo estas dek du metroj alta, ekstera perimetro havas naŭ kaj duonon de metro. En la muroj estas trarompitaj du rektangulaj portaloj kun grejsa murigo kaj kvar fenestraj aksoj kun brika kadrigo. Ĝi havis kvarhelican radon. La devena konusa ŝinda tegmento estis kovrita per lado. El interna ekipaĵaro konserviĝis duu muelejaj ŝtonoj.