Komunumaro Cochem
komunumaro en Germanio
(Alidirektita el Verbandsgemeinde Cochem)
La komunumaro Cochem - germane Verbandsgemeinde Cochem [ferBANTSgemajnde koĥm-LANT] (ĝis la 18-a de februaro 2009 cetere formale Verbandsgemeinde Cochem-Land) - estas adminstra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Cochem. Ĝi troviĝas en la distrikto Cochem-Zell de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. Fine de la jaro 2017 la komunumaro havis 19 704 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.
VG Cochem | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||
Distrikto | Distrikto Cochem-Zell | |||
Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | |||
Koordinatoj | 50°8′49″N 7°10′0″O / 50.14694°N, 7.16667°OKoordinatoj: 50°8′49″N 7°10′0″O / 50.14694°N, 7.16667°O | |||
Alto super la marnivelo | 83 m | |||
Areo | 125,62 km² | |||
Loĝantaro | 19704 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Aŭtomobila kodo | COC | |||
Oficiala Municipokodo | 071355001 | |||
Subdivido | 16 setlejaj komunumoj (Ortsgemeinde) | |||
Komunumestro | Helmut Probst | |||
Partio de komunumestro | CDU | |||
Adreso de la administrejo | Ravenéstraße 61 56812 Cochem | |||
Oficiala retejo | https://www.vgcochem.de/ | |||