Komunumaro Landstuhl

Asocio de municipoj en Rejnlando-Palatinato
(Alidirektita el Verbandsgemeinde Landstuhl)

La komunumaro Landstuhl - germane Verbandsgemeinde Landstuhl [ferBANTSgemajnde LANTŝtu:l], mallonge VG Landstuhl - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Kaiserslautern de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, kaj ene de ĝi, en la suda parto, la historia regno Palatinato (germane Pfalz respektive historie Kurpfalz). Fine de la jaro 2022 la komunumaro havis loĝantojn. La administrejo de la komunumaro centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia. En 2019 al la komunumaro aldoniĝos la membraj komunumoj de la nun oriente najbara komunumaro Kaiserslautern-Süd.

VG Landstuhl
Blazono
Komunumaro Landstuhl (Germanio)
Komunumaro Landstuhl (Germanio)
DEC

Map

komunumaro
Administrado
Federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distrikto Distrikto Kaiserslautern
Urborajtoj Komunumaro (Verbandsgemeinde)
Aŭtomobila kodo KL
Oficiala Municipokodo 073355005
Subdivido 5 komunumoj (Gemeinden)
Politiko
Komunumestro Klaus Grumer
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Kaiserstraße 49
66849 Landstuhl
Demografio
Geografio
Geografia situo 49° 25′ N, 7° 34′ O (mapo)49.41227.57222Koordinatoj: 49° 25′ N, 7° 34′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 248 m
Areo 56,14 km²
Oficiala retejo https://www.landstuhl.de
vdr

Eksteraj ligiloj redakti