Komunumaro Wachenheim
komunumaro en Germanio
(Alidirektita el Verbandsgemeinde Wachenheim an der Weinstraße)
La komunumaro Wachenheim aŭ longe komunumaro Wachenheim an der Weinstraße - germane Verbandsgemeinde Wachenheim an der Weinstraße [ferBANTSgemajnde VAĥnhajm an dea VAJNŝta:se] - estas adminstra komunumaro en Germanio, ĉirkaŭ la urbo Wachenheim an der Weinstraße, ĉe la okcidenta rando de la eŭropa metropola regiono Rejno-Neckar. Krom la urbo Wachenheim an der Weinstraße apartenas al ĝi 3 pliaj unuopaj membraj komunumoj. La teritorio troviĝas en la distrikto Bad Dürkheim de la federacia lando Rejnlando-Palatinato. La komunumaro situas laŭvoje de la turisma vojo Deutsche Weinstraße ("germana vinvojo"). Fine de la jaro 2018 la komunumaro havis 10 069 loĝantojn.
Wachenheim an der Weinstraße | ||||
| ||||
![]() | ||||
---|---|---|---|---|
Administrado | ||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | |||
Distrikto | Distrikto Bad Dürkheim | |||
Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | |||
Aŭtomobila kodo | DÜW | |||
Oficiala Municipokodo | 073325006 | |||
Subdivido | 4 komunumoj (Gemeinden) | |||
Politiko | ||||
Komunumestro | Torsten Bechtel (CDU | |||
Adreso de la administrejo | Weinstraße 16 67157 Wachenheim an der Weinstraße | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 10069 (stato 2018-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 49°26′0″N 8°11′0″O / 49.43333°N, 8.18333°O (mapo)Koordinatoj: 49°26′0″N 8°11′0″O / 49.43333°N, 8.18333°O (mapo) | |||
Areo | 42 km² | |||