Verdis, oficiale nomata Libera Respubliko Verdis, estas mikronacio[2] konata ankaŭ kiel neagnoskita suverena ŝtato, kiu estiĝis sur nereprenita terpeco (poŝo 3 de la landlima disputo Kroatio-Serbio)[3][4] sur la okcidenta parto de la rivero Danubo inter Kroatio kaj Serbio apud Liberland. Verdis estis fondita la 30an de majo 2019 de aŭstralia aktivulo Daniel Jackson.

Verdis
mikronacio
Flago
Blazono
Oficiala nomo: kroate Slobodna republika Verdis, angle Free Republic of Verdis
Parto de Eŭropo
Najbaras kun Kroatio, Serbio
Rivero Danubo
Areo 0,455 km² (46 ha)
Loĝantaro 0
Estiĝo 30-a de majo 2019
Prezidento Daniel Jackson[1]
Monunuo Euro
Lingvoj angla
Vikimedia Komunejo: Croatia
Retpaĝo: verdisgov.org
Map

La oficiala retejo Verdis, kiel tiu de Liberland, diras, ke la nacio estis kreita sur nenies tero (terra nullius)[5], kiu aperis ĉar Kroatio kaj Serbio ne povis interkonsenti pri siaj limoj dum pli ol 25 jaroj.[6] Ĉi tiu landlima disputo inkluzivas iujn areojn oriente de Danubo, kiuj estas postulitaj kaj de Serbio kaj de Kroatio. Kroatio konsideras iujn areojn ĉe la okcidenta flanko de la rivero, inkluzive Verdis, kiel parto de Serbio, kvankam Serbio ne plu postulas tiun terenon.[7]

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Verdis en la baza angla Vikipedio.