Liberland

mikronacio en orienta Eŭropo

Liberland, oficiale la Libera Respubliko de Liberlando (ĉeĥe Svobodná republika Liberland, angle Free Republic of Liberland) estas mem-proklamita mikronacio, kiu troviĝas  ĉe unu pako de lando sur la okcidenta bordo de la rivero Danubo inter Kroatio kaj Serbio, kunuzanta la landan landlimon kun la tiutempa. Ĝi estis proklamita la 13-an de aprilo 2015 fare de la ĉeĥa politikisto kaj aktivisto Vít Jedlička.[1][2]

Liberland
mikronacio
Situo de Liberland enkadre de Eŭropo
  Flago
  Blazono
Oficiala nomo: ĉeĥe Svobodná republika Liberland, angle Free Republic of Liberland
Parto de Eŭropo
Najbaras kun Kroatio, Serbio
Rivero Danubo
Areo km² (700 ha)
Loĝantaro 0
Estiĝo 13-a de aprilo 2015
Prezidento Vít Jedlička
Monunuo merito
Lingvoj ĉeĥa, angla
Vikimedia Komunejo: Czech Republic
Retpaĝo: liberland.org
Map

La oficiala retejo de Liberlando deklaras ke la nacio povus esti kreita pro la daŭranta Kroatia–Serbia landlima disputo.[3][4][5]

Geografio redakti

 
Liberland troviĝas ĉe la plej granda verda-kolorita landan pakon, markita kiel "Siga" sur la mapo. Pro diferencoj en la landlimaj difinoj, la flava-koloritaj partoj al la oriento estas pretenditaj de ambaŭ Serbio kaj Kroatio. La verdaj partoj restis malpretenditaj de ambaŭ flankoj

Ekde la Jugoslavaj Militoj, kelkaj limlandaj teritorioj inter Serbio kaj Kroatio estis disputitaj, kiel la Insulo de Vukovar kaj la Insulo de Šarengrad. Tamen, kelkaj aliaj teritorioj iris malpretenditaj ambaŭflanke.[2] Liberlando estis proklamita sur la plej granda de tiuj landaj pakoj, kiu estas konata kiel Gornja Siga (signifanta supra tufa).[1][3]

La areo estas ĉirkaŭ 7 km² (3 kv m) kaj plejparto de ĝi estas kovrita de arbaroj. Loĝantoj ne estas. Ĵurnalisto de Parlamentní Listy (cz) kiu vizitis la areon en aprilo 2015 trovis domon kiu estis forlasita por tridek jaroj, laŭ konfeso de homa loĝanto en la proksimeco. La vojo estis raportita ke estas en malbona kondiĉo.[6]

La rivero Danubo, kiu estas la nura akvobordo de Liberlando, estas internacia akvovojo kun libera aliro al la Nigra Maro por pluraj landoj sen malaliro.

Vit Jedlička rekomendis uzi boatojn por atingi Liberlandon.[7]

Estas du internacie rekonitaj suverenaj ŝtatoj kiuj estas pli malgrandaj ol la areo kiun Liberlando pretendas: nome la Vatikana Urbo kaj Monako.[8]

Historio redakti

La levigo de la flago en Liberlando estis elfarita de Vít Jedlička kaj kelkaj de liaj asociitoj ĉe la sama tago kiam la respubliko estis proklamita.[9][10] Jedlička estas membro de la ĉeĥa Partio de Liberaj Civitanoj, kiu bazigas siajn valorojn pri la klasika liberala ideologio.[3]

Kiel priskribis Jedlička, nek Serbio, nek Kroatio, nek iu ajn alia nacio konsideras la landon kiel ilia propra (terra nullius). La landlimo estas difinita en konsento kun ambaŭ kroata kaj serba landlim-postuloj kaj ne interrompas kun iu-ajn alia ŝtata suvereneco.[1][11] Jedlička diris en Aprilo de 2015 ke oficiala diplomatia noto estus sendita al ambaŭ Kroatio kaj Serbio kaj poste al ĉiuj aliaj ŝtatoj, kun formala peto por internacia agnosko.[12]

Reagoj redakti

En unu intervuo kun Parlamentní Listy (cz), Jedlička diris ke li ricevis pozitivajn reagojn por lia iniciato, plejparte de lia propra partio, sed ankaŭ de kelkaj membroj de la Civita Demokrata Partio kaj la Pirata Partio.[9]

Unu teamo de ĵurnalistoj de la serba publika elsenda servo Radia Televido de Vojvodina provis viziti la areon por fari sciigan raporton. Ili neitiĝis la aliron fare de kroataj landlimaj policistoj sen akirante ajnan klaran klarigon kaj estis ankaŭ diritaj ke la flago estis jetita malsupren. Unu loka loĝanto sur la serba flanko de la rivero aprobis la projekton kaj diris ke ĝi povus fariĝi turisma allogo.[13] Tamen, grupo de ĉeĥaj raportistoj sukcese eniris Liberlandon poste en la sama semajno.[6]

Dominik Stroukal de la ĉeĥa-slovaka filio de la Ludwig von Mises Instituto skribis: "La fuĝo sukcesis por Vít. La tuta mondo raportas pri Liberlando per vortoj kiuj ŝatas 'impostan konkurson', 'libervolismo', ktp."[14]

Bosnia grupo de ĵurnalistoj el Dnevni Avaz kiu provis viziti Liberlandon estis diritaj de kroataj policoj ke Kroatio observigas monpunon de HRK 2,500 por tiuj kiu eniras la zonon proksime al la landlimo per aŭto. Ili iris deprunti biciklojn de loka servo, sed kiel ili provis atingi Liberlandon denove, ili renkontis alian patrolon kaj ili ne povus daŭri pasi la landliman kradon.[15]

Universitata lekcio redakti

La 20-an de aprilo Jedlička donis lekcion ĉe la Praga Lernejo de Ekonomiko, titulita kiel "Liberland – kiel unu stato naskiĝas" (ĉeĥe: Liberland – jak vzniká stát). Li diskutis diversajn flankojn de la projekto kaj la interesojn kiujn ĝi administris por allogi ĉirkaŭ la mondo. Unu temo kiun li alportis supre estis la Montevidea Kongreso kaj klarigis kiel Liberland estis akiranta pli proksiman al kontentiganta la principojn de la kongreso, kiu estas ofte uzita difini staton. Ĉe la tempo de la lekcio, la Liberland projekto asignis dek homojn al la tasko pritrakti fremdajn rilatojn. Homoj kiu estis laŭdire volanta establi residency sur la teritorio.[16]

Temoj ankaŭ kovritaj  inkluzivis la koncepton de libervola impostado kaj kiel la granda nombro de civitanecaj aplikoj faris ĝin necesa fari la procezon pli efika kaj restrukturi ĝin, pro tio ke ĝi estis nur bazita sur retpoŝta konto. Plano organizi iun tipon de evento kie ĉio estas vendita imposton-libera estis menciita kaj Jedlička klarigis ke Kroatio ne estus kapabla persekuti ilin ĉar la lando deklaris ke la areo ne estas ene de ĝia jurisdikcio.[16]

Strukturo redakti

Administro redakti

Registaro kun "dek al dudek membroj" estis sugestita por la administro de Liberlando. Elektronika voĉdonada sistemo estos uzota por elekti membrojn.[9]

Landlimoj kaj enmigrado redakti

Liberland funkcios sur malferma-landlima politiko.[9]

Civitaneco redakti

La oficiala devizo de Liberlando estas "Vivu kaj lasi vivi" (ĉeĥe: Žít nechat žít).[1] La celo de la stato estas krei socion kie ĝustaj homoj povas prosperi sen ŝtataj reguligoj kaj impostoj. La fondintoj estas inspiritaj de landoj kiel Monako kaj Liechtenstein. Jedlička akceptas petojn por civitaneco kaj laŭ la oficiala retejo, nur komunistoj, neonaziistoj kaj aliaj ekstremistoj estas neelekteblaj por civitaneco.[9][12][17] Laŭ   The Guardian (Britio), ĝi ricevis 200,000 aplikojn por civitaneco en unu semajno.[18]

Konstitucio redakti

Liberland eldonis projektan version de kodigita konstitucio.[19]

Ekonomio redakti

Estas planoj por oficiala kaŝvaluta sistemo, kvankam ĉiuj aliaj valutoj estos permesitaj. La ofta tipo de valuto en Liberlando estas la Usona Dolaro.[9]

La politikistoj estos konstitucie malpermesitaj  de ŝuldigi la nacion.[9]

Agnosko redakti

Ne  estis  diplomatia agnosko de Liberlando, de neniu lando de la Unuigxintaj Nacioj. Vít Jedlička havis renkontiĝon kun la aŭstra ambasadoro en Ĉeĥio.[20]

Oficialaj komunikaĵoj pri Liberlando redakti

  • Kroatio: Liberland estis menciita de la kroata Ministerio de Fremdaj kaj eŭropaj Aferoj sed malakceptita kiel spritaĵo, sen plu rimarkoj. [20]
  • Serbio: La serba Ministerio de Fremdaj Aferoj deklaris ke Liberlando ne malrespektas al la landlimo de Serbio, kvankam la projekto estas vidita kiel io "frivola", kun neniu pli da rimarkoj sur la afero. [8]
  • Egiptio: La egipta Ministerio de Fremdaj Aferoj avertis homojn de la ebleco de fraŭdoj pri Liberlando kiu estas direktita al homoj kiu estas serĉanta laborpostenojn eksterlande.  "Egiptanoj devus serĉi informojn ĉe la Fremda Ministerio prefere ol socia amaskomunikilaro antaŭ veturi por laboro."[21]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Liberland.org - About Liberland. Alirita 15a de Aprilo 2015.
  2. 2,0 2,1 Nolan, Daniel, "Welcome to Liberland: Europe's Newest State", Vice News, 25a de Aprilo 2015. Kontrolita 25a de Aprilo 2015.
  3. 3,0 3,1 3,2 "Člen Svobodných vyhlásil na území bývalé Jugoslávie vlastní stát", Novinky.cz, 15a de Aprilo 2015. Kontrolita 15a de Aprilo 2015. (Czech) Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2015-04-17. Alirita 2015-05-02.
  4. "Čech si medzi Srbskom a Chorvátskom založil vlastný štát", sme.sk, 15a de Aprilo 2015. Kontrolita 15 April 2015. (Slovak)
  5. Balkans: Czech man claims to establish 'new state'. BBC News. Alirita 17a de Aprilo 2015.
  6. 6,0 6,1 Panenka, Radim, "Navštívili jsme nový stát Liberland, který v Evropě založil Čech Vít Jedlička. Podívejte se, jak to tam vypadá", Parlamentní Listy, 20a de Aprilo 2015. Kontrolita 20a de Aprilo 2015. (Czech)
  7. "http://www.vecernji.hr/hrvatska/i-liberland-danas-slavi-prvih-100-posjetitelja-na-dar-dobiva-drzavljanstvo-1003266", Večernji List, 1a de Majo 2015. Kontrolita 1a de Majo 2015. (Croatian)
  8. 8,0 8,1 McKirdy, Euan, "Liberland: Could the world's newest micronation get off the ground?", CNN, 25a de Aprilo 2015. Kontrolita 25a de Aprilo 2015.
  9. 9,0 9,1 9,2 9,3 9,4 9,5 9,6 Koulová, Zuzana, "On to myslí vážně! Vít Jedlička, zakladatel nového státu Liberland, promluvil. Zavádí elektřinu, internet, všechno. A lidé se k němu hrnou", Parlamentní Listy, 15a de Aprilo 2015. Kontrolita 15a de Aprilo 2015. (Czech)
  10. Ŝablono:Cite AV media
  11. International Boundaries Research Unit : Search - Durham University. Alirita 17a de Aprilo 2015.
  12. 12,0 12,1 "Čeh proglasio državu između Srbije i Hrvatske", B92, 15a de Aprilo 2015. Kontrolita 15a de Aprilo 2015. (Serbian)
  13. Spasojević, Vesna, "Liberlend, zemlja koje - nema", Radio Televizija Vojvodine, 17a de Aprilo 2015. Kontrolita 18a de Aprilo 2015. (Serbian)
  14. Stroukal, Dominik, "Několik nestrukturovaných poznámek k Liberlandu", Ludwig von Mises Institut - Česko & Slovensko, 18a de Aprilo 2015. Kontrolita 18a de Aprilo 2015. (Czech)
  15. "POTRAGA ZA LIBERLANDOM Reporteri "Avaza" na ničijoj zemlji između Srbije i Hrvatske", Dnevni Avaz, 26a de Aprilo 2015. Kontrolita 26a de Aprilo 2015. (Bosnian)
  16. 16,0 16,1 Panenka, Radim, "Je to smršť! Skoro nespím, osadníci se hrnou, noviny se předhánějí. My to prostě uděláme, slyšel plný sál od Víta Jedličky, zakladatele státu Liberland", Parlamentní Listy, 2015-04-21. Kontrolita 2015-04-21. (Czech)
  17. . Liberland, the Balkans’ Newest Micronation, Is Looking for Citizens (16 April 2015). Alirita 17 April 2015.
  18. Nolan, Daniel (2015-04-24). Liberland: hundreds of thousands apply to live in world's newest 'country'. The Guardian. Alirita 2015-04-24. “"In the week since Liberland announced its creation and invited prospective residents to join the project, they have received about 200,000 citizenship applications – one every three seconds – from almost every country in the world."”.
  19. Liberland.org - Constitution. Alirita 25 April 2015.
  20. 20,0 20,1 Tešija, Jelena, "Svjetski mediji dosta ozbiljno shvaćaju onog tipa koji pokušava osnovati mikrodržavu na Dunavu", Telegram, 2015-04-23. Kontrolita 2015-04-23. (Croatian)
  21. Fayed, Hanan, "Foreign Min. warns Egyptians against emigrating to Liberland", The Cairo Post, 2015-04-23. Kontrolita 2015-04-23.

Ĝeneralaj fontoj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Liberland en la angla Vikipedio.