Vevejso (distrikto)


La distrikto Vevejso (en la franca lingvo district de Veveyse; en la germana lingvo Vivsbachbezirk) estas administra unuo de Kantono Friburgo. Ĝi havis 16502 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas la urbeto Châtel-Saint-Denis.

Distrikto Vevejso
Blazono de la distrikto Vevejso
Attalens, ĉefloko de Vevejso
Mapo de la distrikto Vevejso
Distriktoj de Kantono Friburgo
Kantono Friburgo
Ĉefloko Châtel-Saint-Denis
Koordinatoj  46° 31′ N 6° 54′ O / 46.517 °N, 6.900 °O / 46.517; 6.900 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ N 6° 54′ O / 46.517 °N, 6.900 °O / 46.517; 6.900 (mapo)
Nombro de loĝantoj 16502 (2011-12-31)
Areo 134,3 km²
Loĝantardenseco 122,9 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 1007
vdr

Geografio redakti

La distrikto Vevejso situas sur la akvodislimo inter Rejno kaj Rodano en monteta regiono okcidente de la Friburgaj Alpoj.

Komunumoj de la distrikto Vevejso redakti

La distrikto Vevejso konsistas (stato en 2012) el 9 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Châtel-Saint-Denis estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  Attalens 3006 9.76 2321
  Bossonnens 1372 4.10 2323
  Châtel-Saint-Denis 5943 47.89 2325
  Granges (Vevejso) 818 4.46 2328
  La Verrerie 1117 13.38 2338
  Le Flon 1041 9.58 2337
  Remaufens 936 5.91 2333
  Saint-Martin (FR) 965 9.79 2335
  Semsales 1304 29.36 2336
Totale 9 16502 134,3 1007

Historio redakti

La distrikto Vevejso estis fondita en la jaro 1848 surbaze de la nova kantona konstitucio. La regiono dum mezepoko estis parto de Savojo. En la jaro 1536 ĝi estis konkerita de la urba ŝtato Friburgo kaj dividita en la tri voktejojn Rue, Châtel-Saint-Denis kaj Attalens.[1]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti