Granges (Vevejso)

komunumo de Svislando

Granges estas urbo kaj komunumo en la distrikto Vevejso en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 818 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Granges
Blazono de Granges
Blazono de Granges
Blazono de Granges
Kapelo Sankta Nikolao en Granges
Kapelo Sankta Nikolao en Granges
Kapelo Sankta Nikolao en Granges
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Vevejso
Koordinatoj  46° 31′ 28″ N 6° 49′ 45″ O / 46.52444 °N, 6.82917 °O / 46.52444; 6.82917 (mapo)Koordinatoj: 46° 31′ 28″ N 6° 49′ 45″ O / 46.52444 °N, 6.82917 °O / 46.52444; 6.82917 (mapo)
Nombro de loĝantoj 818
Areo 4,46 km²
Alteco 753 m super marnivelo
Poŝtkodo 1614
Komunumkodo 2328
Mapo de Granges
Mapo de Granges
Mapo de Granges
vdr

Geografio redakti

Granges situas en la valo de la rojo Biordo, fontrivereto de la rivero Brojo en sudokcidento de la Friburga Mezlando, ĉe la norda deklivo de la monto Pèlerin. La komunumo konsistas el la vilaĝo Granges kaj la setlejoj Beauregard, Les Verchières, La Combe kaj La Cuvigne.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,46 km², de kiuj 20,2% estas kovritaj de arbaro, 69,1% servas por agrikulturo kaj 10,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Granges limas en nordo al Oron, en oriento al Bossonnens, en sudo al Attalens, en sudokcidento al Chardonne, kaj en okcidento al Puidoux.

Trafiko redakti

Granges situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La kantona vojo n-ro 193 pasas en oriento la komunuman teritorio. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas prokismume 5 kilometrojn oriente de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. La trajnlinio de Friburgo al Laŭzano pasas tra la komunuma teritorio, sur kiu tamen ĝi ne disponas pri haltejo. La stacidomo Granges ĉe la etspura fervojlinio de Châtel-Saint-Denis al Palézieŭ situas ĉe la komunuma limo sur la teritorio de la najbara komunumo Bossonens.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Granges datiĝas el la jaro 1134 kiel per campos Grangiarum. Dum mezepoko Granges apartenis al la Senjorujo Bossonens, kiu post la konkere fare de la urba ŝtato Friburgo en la jaro 1336 fariĝis friburga voktejo. En la jaro 1615 Granges estis atribuita al la Voktejo Attalens. En la jaro 1798 post la Helveta Revolucio ĝi fariĝis parto de la distrikto Châtel-Saint-Denis, kiu surbaze de la nova konstitucio de 1848 estis atribuita al la distrikto Vevejso.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti