Châtel-Saint-Denis
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Châtel |
Châtel-Saint-Denis estas svisa komunumo kaj historia urbeto kaj ĉefloko de la distrikto Vevejso en la Kantono Friburgo, malproksima je ĉirkaŭ 10 km norde de Montreux VD kaj ĉ 15 km oriente de Laŭzano (25 km per aŭtovojo).
Châtel-Saint-Denis | |
---|---|
Blazono de Châtel-Saint-Denis | |
Rivero Veveyse en Châtel-Saint-Denis | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Vevejso |
Koordinatoj | 46° 32′ 20″ N 06° 54′ 00″ O / 46.53889 °N, 6.90000 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 20″ N 06° 54′ 00″ O / 46.53889 °N, 6.90000 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 5 064 (2008) |
Areo | 47,88 km² |
Alteco | 1208 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1618 |
Komunumkodo | 2325 |
Mapo de Châtel-Saint-Denis | |
Geografio
redaktiLa ĉefa urbo de la komunumo situas sur alteco de 810 m s.m.: La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Dent de Lys sur alteco de 2014 m s.m.. La rivero Veveyse trafluas la komunumon.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa najbaraj komunumoj estas: okcidente: Remaufens; nord-okcidente Maracon (en Kantono Vaŭdo); norde: Semsales; oriente: Haut-Intyamon; sude : Blonay, Saint-Légier-La Chiésaz kaj Corsier-sur-Vevey (en Kantono Vaŭdo).
Historio
redaktiLa urbon Châtel-Saint-Denis fonis Amadeo la 5-a de Savojo en la jaro 1296, post kiam li akiris la senjorujon Fruence. Châtel-Saint-Denis fariĝis la centro de samnoma senjorujo, dum Fruence dezertiĝis pli kaj pli. En la jaro 1305 estis finkonstruita la kastelo, kaj en 1336 al la loko estis atribuitaj privilegioj, kiujn konfirmis Aymo de Savojo. En la jaro 1536 Châtel-Saint-Denis submetiĝis al la regado de Friburgo.
En la jaro 1998 estis dum arkeologia fosado trovita paleolitika laborilo el kalkŝtono, kiu datiĝas supozeble el la jaro 14-a jarmilo antaŭ Kristo. [1]
Ĝemelurboj
redaktiChâtel-Saint-Denis estas ĝemelurbo kun:
- Volx, en departemento Alpes-de-Haute-Provence en Francio
Vidu ankaŭ
redakti- Châtel-St-Denis (stacidomo)
- Aliaj lokoj kun la nomo Châtel
Notoj kaj referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retpaĝo de Châtel-Saint-Denis
- La kastelo de Châtel-Saint-Denis (france, germane)
- Châtel-Saint-Denis en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Châtel-Saint-Denis – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)