Maracon

komunumo de Svislando

Maracon estas komunumo en la distrikto Lavaux-Oron en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 457 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Maracon
Blazono de Maracon
Blazono de Maracon
Blazono de Maracon
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Lavaux-Oron
Koordinatoj  46° 32′ 58″ N 6° 52′ 15″ O / 46.54944 °N, 6.87083 °O / 46.54944; 6.87083 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 58″ N 6° 52′ 15″ O / 46.54944 °N, 6.87083 °O / 46.54944; 6.87083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 457
Areo 4,38 km²
Alteco 843 m super marnivelo
Poŝtkodo 1613
Komunumkodo 5790
Mapo de Maracon
Mapo de Maracon
Mapo de Maracon
vdr

Geografio redakti

La komunumo Maracon situas en la Vaŭda Mezlando en la fontregiono de Brojo, proksimume 4 kilometrojn oriente de Oron. La komunumo konsistas el la vilaĝo Maracon kaj la setlejoj La Coudre kaj La Rogivue, kaj kelkaj izolitaj bienoj kaj domgrupoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,38 km², de kiuj 20,4% estas kovritaj de arbaro, 68,5% servas por agrikulturo kaj 6,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Maracon limas en nordo al Saint-Martin (FR), en nordnordoriento al Semsales (FR), en nordoriento al Châtel-Saint-Denis (FR), en sudoriento al Remaufens (FR), kaj en okcidento al Oron.

Trafiko redakti

Maracon situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas flanka konekta vojo de Palézieux al Semsales. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas en distanco de proksimume 5 kilometroj sudoriente en Châtel-Saint-Denis. Pere de la poŝtaŭtolinio de Oron-la-Ville al Semsales la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Maracon datiĝas el la jaro 1201 kiel Montimarascon. Dum mezepoko la duono de Maracon apartenis ek de 1287 al la Senjoroj de Pont, estis akirita en la 14-a jarcento de la Senjoroj de Oron kaj en la 16-a jarcento de la familio de Chesaux kaj en 1547 de Berno. La alia duono apartenis ĝis 1557 al la Senjorujo Palézieux, kiu tiam ankaŭ fariĝis berna havaĵo. Sub la berna regado Maracon unue apartenis al la Voktejo Moudon kaj poste de 1557 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 al la Voktejo Oron.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti