Vicente TRAVER y Tomás (Castellón de la Plana, 23a de septembro 1888 - 15a de novembro 1966)[1]​ estis hispana arkitekto. Siajn ĉefajn verkojn li faris en Sevilo.

Vicente Traver
Persona informo
Naskiĝo 23-an de septembro 1888 (1888-09-23)
en Castelló
Morto 15-an de novembro 1966 (1966-11-15) (78-jaraĝa)
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo arkitektopolitikisto
vdr

Li studis en mezlernejo de Castellón kaj arkitekturon en Madrido en 1912. Profesie li laboris en Sevilo, kie li restis ĝis 1933, kiam li setliĝis definitive en Castellón. En aprilo 1939, fine de la enlanda milito, li estis nomumita urbestro, posteno kiun li tenis ĝis 1942.[2]

Inter liaj verkoj menciindas jenaj:

Kazino de la Ekspozicio.
  • Edifico Previsión Española, ĉe la strato Orfila, aktuala sidejo de la Ateneo de Sevilo (1923).
  • Anstataŭo en 1926 de la arkitekto Aníbal González estre de la Iberamerika Ekspozicio de Sevilo de 1929, kie la fervoja entrepreno MZA mendis al li pavilionon.
    • Projekto de la Kazino de la Ekspozicio, kaj Municipa Teatro Lope de Vega kiuj kunformis la Pavilionon de Sevilo por la Iberamerika Ekspozicio.
    • Fontano de la Placo de Hispanio.
  • Preĝejo de Sankta Jozefo de El Cuervo de Sevilla (1927-1928),[3] kaj aliaj preĝejoj kaj seminarioj.​
  • Iamaj stokejoj de Banco Español de Crédito, nune Hotelo. Avenida Manuel Siurot (1927-1929).[4]

Referencoj redakti

  1. ĵurnalo ABC de 18/11/1966 (p. 124).
  2. Universitat Jaume I (eld.). «Vicente Traver Tomás, Alcalde, arquitecto y humanista». Konsultita la 4an de marto 2009.
  3. Luengo Gutiérrez, Francisco Javier. «La iglesia de San José de El Cuervo de Sevilla. Elemento vertebrador del urbanismo cuerveño del siglo XX». IIII Jornadas de Arqueología, Historia y Patrimonio en el entorno de El Cuervo de Sevilla.
  4. «Sevilla siglo XX: Traver». 30a de januaro 2009. Konsultita la 4an de aprilo 2009.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Vicente Traver en la hispana Vikipedio.