Victor Harbor (Suda Aŭstralio)

(Alidirektita el Victor Harbor)

Victor Harbor (Viktorhaveno) estas urbo de la marbordo de Duoninsulo Fleurieu, je ĉirkaŭ 80 km sude de Adelajdo, Suda Aŭstralio. La urbo estas la plej granda setlejo sur la duoninsulo, kun ekonomio bazita sur agrikulturo, fiŝkaptado kaj variaj industrioj. Ĝi estas ankaŭ populara turisma loko, kio pligrandigas la urban populacion dum la someraj ferioj. Ĉefa allogo estas la apuda Insulo Granita kie eblas vidi etan populacion de Blua pingveneto.

Victor Harbor
urbo
Administrado
Poŝtkodo 5211
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 4 233  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 33′ S, 138° 37′ O (mapo)-35.55138.61666666667Koordinatoj: 35° 33′ S, 138° 37′ O (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Horzono UTC+09:30 [+]
Victor Harbor (Aŭstralio)
Victor Harbor (Aŭstralio)
DEC
Victor Harbor
Victor Harbor
Situo de Victor Harbor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Victor Harbor, South Australia [+]
vdr

Historio redakti

 
Apuda pejzaĝo de Victor Harbor

Antaŭ la eŭropa setlado, la loko estis loĝita fare de indiĝena tribo. La golfeto sur kiu situas la urbo estis malkovrita de Matthew Flinders en 1802. En 1837, ŝipo de la Brita Reĝa Mararmeo, HMS Victor, albordiĝis tie kaj ĝia kapitano nomis la lokon laŭ ŝi. Ĉirkaŭ la sama tempo, du balenkaptaj stacioj estis establitaj en la areo. Balengrasaĵo estis tiam la unua eksporta industrio de Sudaŭstralio. La urbo estis establita en 1863 sub la nomo de Port Victor kaj balenĉasado okazis en la areo ĝis 1872. En 1921 la nomo de la urbo estis ŝanĝita de Port Victor al Victor Harbor, por eviti konfuzon kun la urbo Port Victoria kiu estas 160 km nordokcidente de Victor Harbor. Kvankam en la angla la vorto harbour estas literumita kun la litero u, la nomo de la urbo estas skribita Victor Harbor, sen la litero u. Tio literumado estas trovita en la nomoj de aliaj lokoj en Sudaŭstralio pro historia eraro de la Surveyor General de Sudaŭstralio. Kontraste la nomo de la fervoja stacidomo de la urbo estas literumita ĝuste.

Turismo redakti

Populara altiro por turistoj en Victor Harbor estas Granita Insulo, kiu estas ligita al la ĉeftero per mallarĝa piedira ponto kaj laŭ kiu veturas kaleŝo vojaĝanta sur relo kaj tirata de ĉevalo. Ĝis antaŭ nelonge, la insulo estis la vivejo de granda kolonio de junaj pingvenoj. La pingvenoj pasigus la nokton sur la insulo kaj matene ili eliris por ĉasi fiŝojn kaj reveni ĉe sunsubiro. En 2012 estis nur sep individuoj sur la insulo kaj la suspekto estas ke la fenomeno rilatas al la reproduktado de la forstera arktocefalo.

Alia altiro estas malnova vaportrajno vojaĝanta sur fervojo sur historia itinero kiu estas la unua fervoja linio en Aŭstralio.

Inter la monatoj da junio kaj septembro, baleno-observado ankaŭ estas altiro. aŭstralaj balenoj venas marborden por reproduktado kaj naskosezono. La South Australian Marine Mammal Center situas en Victor Harbor kaj disponigas informojn pri ŝancoj de baleno-observado. Krome, ekzistas granda amuzparko kaj ekzistas akvosportoj kaj fiŝkaptaj agadoj en la areo.

Referencoj redakti

  • Charles R. Hodge, Guide-book to Victor Harbour (the miniature Naples of Australia) and the South Coast, Adelaide: The Advertiser, 1930, OCLC 37077169.

Eksteraj ligiloj redakti