Viehhofen [FI:ho:fn] estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Salcburgio kaj al la distrikto Zell am See (germane Bezirk Zell am See, prononco [beCIRK CELamze:], aŭ simple Pinzgau, prononco [PINCgaŭ]). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 603 loĝantoj.

Viehhofen
panoramo
panoramo
panoramo
neurba komunumo de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5752
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 603  (2018) [+]
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 22′ N, 12° 43′ O (mapo)47.36666666666712.716666666667Koordinatoj: 47° 22′ N, 12° 43′ O (mapo) [+]
Alto 856 m [+]
Areo 38,63 km² (3 863 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Viehhofen (Lando Salcburgo)
Viehhofen (Lando Salcburgo)
DEC
Viehhofen
Viehhofen
Situo de Viehhofen
Viehhofen (Aŭstrio)
Viehhofen (Aŭstrio)
DEC
Viehhofen
Viehhofen
Situo de Viehhofen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Viehhofen, Salzburg [+]
vdr

Geografio redakti

 
Viehhofen envalen

Troviĝas la komunumo je Glemm-valo inter Zell am See kaj Saalbach. Pro la multo da neregulitaj torentoj suferis la komunumo ofte de kotofluoj, ekz. en 1995, 2002, 2003, 2004, 2005, 2006 kaj 2007. Tio eĉ malebligis pluan atingon de la vilaĝo de la ekstero. La plej alta monto en Viehhofen estas Oberer Gernkogel kun alteco de 2175 metroj.[1]

La vilaĝa areo estas de ne tute 40 kvadratkilometroj el kiuj 58 procentojn konsistigas arbaroj kaj trionon alpopaŝtejoj. Nur ok procentojn oni utiligas agrikulture.[2] Jen listoj kun ĉiuj najbaraj komunumoj de Viehhofen:

Historio redakti

Dum la frua historio de Viehhofen gravis la ekspluatado de kupro kun ekfloro inter 1000 kaj 700 a.K. La unua mencio estis en 1211 (konkrete pri la bieno Rotenbachlehen). La unua kapelo starigitis en 1767 kiun detruis kelkajn jarojn poste akvego. En 1796 la masonista majstro Andrä Huber el Kitzbühel konstruis modestan preĝejon konsekrotan en 1797 fare de la saalfelden-a dekano sub la patronecon de Sankta Jozefo.

La unua instruado faritis en 1798 fare de la ŝuflikisto Hans Erlinger en sia ateliero. En 1840 alifunkciigitis la banejo de la supra gastejo lernejen. Tie sidis 60 lernantoj el ĉiuj ok klasoŝtupoj kune. Aldonitis dua klasĉambro en 1930/31 dume novkonstruo de lernejo estis ne antaŭ 1983.

En 1912 venis inondego kiu tuŝis la tutan valon. Ĝi eĉ disde malsupre truigis la morenan monteton sur kiu staras la preĝejo. Tiam parto de la tombejo fortrenigitis.[3]

Vidindaĵoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti