Vikipedio:Artikolo de la semajno/2010/36

Gandhi skribante en Birla House, Mumbajo, aŭguste 1942.
Gandhi skribante en Birla House, Mumbajo, aŭguste 1942.

Mohandas Karamchand Gandhi (moːhənd̪aːs kərəmtʃənd̪ gaːnd̪ʱiː, hindie मोहनदास करमचन्द गांधी, en Esperanto Mahatmo Gandhio) naskiĝis la 2-an de oktobro 1869 en Porbandar, en okcidenta Barato, tiam parto de la Brita Imperio. Fariĝinte advokato, en 1892 li vojaĝis al la sud-afrika provinco Natal, kie li komencis politikan agadon kaj kreis la Hindian Kongreson por defendi la rajtojn de hindidevenuloj en Natal.

Gandhi kreis la "civilan malobeon", kiam en septembro 1906 la registaro de provinco Transvalo volis registri la tutan baratdevenan popolaron. Li estis arestita, kaj dum sia restado en malliberejo, li legis la verkon "Civila Malobeo" de Thoreau, kiu donis al li teorian bazon por liaj politikaj agoj.

Post reveno al Hindio, li komencis agitadon por la sendependeco de tiu lando, uzante ĉiam neperfortajn agadojn. Li oponis la dividon de Hindio hinduoj kaj islamanoj, kio kondukis fine al la kreado de du ŝtatoj, Barato kaj Pakistano je la 15-a de aŭgusto 1947. En 1948 li intencis haltigi la violenton inter baratanoj kaj pakistananoj, sed vane. Li estis mortpafita la 30-an de januaro 1948, fare de fanatika hinduo.

Lia influo en la pacista movado estis kaj restas giganta. Legu pli...