Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/34

Voltero, franclingve Voltaire [volTER], pseŭdonimo de François Marie Arouet [franSŬA maRI arŬE] (naskiĝis la  21-an de novembro 1694(nun 1694-11-21) en Parizo, mortis samloke la 30-an de majo 1778, 83-jara) estis franca verkisto kaj filozofo. Li estis unu el la plej elstaraj figuroj de la 18-a jarcento por Francio kaj ankaŭ por la tuta Eŭropo kaj aparte por la movado de la Klerismo.

Li iĝis simbola figuro de la movado nomita filozofio de la Lumoj, plej elstara reprezentanto de la filozofa partio, dum lia nomo restis ligita al lia luktado kontraŭ la religia fanatikismo, kion li nomigis «Fifama», por la toleremo kaj la liberpenso. Diisto ekster religioj jam konstituitaj, lia politika celo estis por monarkio kaj modera kaj liberala, lumigita de la «filozofoj». Lia literatura verkaro estas varia: lia teatro, lia eposa poezio, liaj historiaj verkoj, faris el li unu de la francaj verkistoj la plej famaj en la 18a jarcento; tiu verkaro enhavas ankaŭ rakontojn kaj romanojn, la Lettres philosophiques, la Dictionnaire philosophique kaj gravan leteraron, nome de ĉirkaŭ 21 000 trovitaj leteroj.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Ordeno de germanaj kavaliroj - pelikano - Batalo de Waterloo - Romuva (kulto)