Filozofiaj Leteroj

(Alidirektita el Lettres philosophiques)

La leteroj estas verko de Voltaire skribita en 1734.

Lettres philosophiques
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Voltaire
Lingvoj
Lingvo franca lingvo
Eldonado
Eldondato 1734
Ĝenro eseo
vdr

Ĝi konsistas el dudek kvin leteroj kiuj traktas diversajn temojn : la religio, la sciencoj, la artoj aŭ la filozofio (de Pascal interalie).

Evidentas ke tiu verko estas destinata por pli-malpli kultura popolo, kapabla legi, sed necesanta iu edukadegon, pro kiel ĝi estas skribata. Estas ĉi tie pluraj leteroj, kaj se estas leteroj, estas adresatoj.

Videblas ke tiuj leteroj ne estas personaj leteroj, kiuj estus aparte senditaj al iuj personoj, sed estas publikaj leteroj, destinitaj por esti legataj de plejmulto dank'al ilia publikigo en libro.

La religio redakti

Voltaire I ĝis VII. Li revuas iuj el la religioj kiuj ĉirkaŭas lin : la kvakero (leteroj I ĝis IV), la anglikanoj (V), la presbiterianoj (VI), kaj fine la sociniananoj (VII).

En la kvar unuaj leteroj, Voltaire priskribas la Kvakeristojn, iliajn kutimojn, iliajn kredojn kaj iliajn historiojn. Li ŝatas la simplecon de iliaj ritoj : ne bapto (« ni ne pensas ke la kristanismo konsistas ĵeti malvarman akvon sur la kapon » (I)), nek komunio (« ne alia ol tiu de la koroj » (I)), ankoraŭ nek pastro (« Ĉu vi do ne havas pastrojn, al li demandas mi? - Ne, (...) kaj ni pri tio tre bone fartas » (II)).

La letero V estas dediĉata al la anglikana religio, kiun li taksas pli bona ol la katolika (« la anglikana klerikaro estas pli regulema ol tiu de Francio »), sed kiun li tamen kritikas (« La anglikana klerikaro estas gardinta multe el la katolikaj ceremonioj, kaj ĉefe tiu je recevi la dismo (klerikara imposto) kun tre strikta atento. Ili ankaŭ havas la pian ambicion je esti la mastroj. »).

Lia leteroj VI permesas al Voltaire ataki la presbiterianojn, laŭ li netoleremaj (« iu presbiteriano de Skotio (...) donas la nomon de la prostituino de Babilono al ĉiuj eklezioj kie iuj klerikoj estas sufiĉe feliĉa por havi kvindek mil pundojn de rento »), sed ankaŭ tro striktaj (« estas malpermesita je tiu tago labori kaj distriĝi, tio kiu estas la duoblo de la severeco de la katolikaj eklezioj ; ne opero, ne komedioj, ne koncertoj en Londono dimanĉe ; la kartoj tie estas nepre malpermesataj »).

Finfine, en lia letero VII, li malmulte parolas pri tiu religio, tamen proksima de lia idealo diisma.

La politiko redakti

La filozofio redakti