Vikipedio:Artikolo de la semajno/2015/51

Lignaj ludiloj en Ĉannapatna, barata urbo fama pro siaj ludiloj.

Ludilo estas objekto per kiu oni ludas. Ilin uzas ĉefe infanoj kaj maskotoj, sed ankaŭ plenkreskuloj povas amuziĝi per ludiloj. Ludi per ludiloj estas ĝuenda rimedo trejnigi junulon por vivo en socio; kaj tion faras ankaŭ en naturo kelkaj bestoj, laŭ kiu gepatroj lernigas ekzemple ĉasadon aŭ diferencigon de manĝaĵoj. Oni uzas tre diversajn materialojn por fari ludilojn ĝuindajn de kaj junuloj kaj de pliaĝuloj (ĉu por donaci ilin aŭ eĉ por ludi mem). Multaj aĵoj estas desegnitaj por utili kiel ludiloj, sed oni povas uzi ankaŭ varojn produktitajn dekomence por aliaj celoj. Ekzemple, infano povas preni ajn aĵon el la hejmo kaj "flugigi" ĝin traaere en la intenco ke temas pri aviadilo; tiele la uzado de ludilo eĉ stimulas la imagopovon de la uzanto. Alia konsidero estas interaktiva cifereca distrilaro. Kelkaj ludiloj estas produktitaj dekomence kiel kolekteroj kaj ili celas pli la montron ol la uzadon mem.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Karnavalo en Salvador de Bahio - Marilyn Monroe - Ciro la 2-a