Vikipedio:Artikolo de la semajno/2016/25

La rilatoj inter Brazilo kaj Surinamo estas la internaciaj rilatoj inter la Surinama Respubliko kaj la Federacia Respubliko Brazilo. La du landoj najbaras en la Sudamerika kontinento, ilin dividas 593-kilometra landlimo.

En 2016 la diplomato Marcelo Baumbach servas kiel brazila ambasadoro en Paramaribo, dum la diplomato Marlon Faisal Mohamed-Hoesein laboras kiel surinama ambasadoro en Braziljo. Malgraŭ la fakto, ke Brazilo bontenas diplomatiajn rilatojn kun ĉiuj karibaj landoj, ĝi havas ambasadejon nur en ses ŝtatoj inter la landoj de la Karibia Komunumo (CARICOM), inkluzive de Surinamo. La kompetencoj de la brazila ambasadejo en Surinamo ankaŭ inkludas la insulon Sankta Lucio.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Socialisma realismo - Ludilo - Thann