Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/07

Trikmaŝino apartenas al maŝinoj uzataj en la tekstilindustrio: ĝi estas solvo de la manovro de la mekanikizo de mantrikado kaj servas por pretigi trikitajn ŝtofojn kaj/aŭ trikitajn vestaĵojn. Ĝia agado baziĝas sur la metodo kiu pretigas maŝojn el fadeno kaj kunligas ĉi tiujn por krei kontinuan ŝtofon. La maŝinoj havas programeblan kontrolon kiu kapabligas ilin multispece modifi la elformon kaj interligon de la maŝoj. Ĉi tiu ebligas krei variajn desegnaĵojn kaj ŝtofojn kun variaj proprecoj por fabrikado de vestaĵoj kaj diverstipajn teknikajn ŝtofojn por la industrio, agrikulturo, kuracado, higieno ktp.

plena artikolo ...

Lastaj artikoloj de la semajno: Murat Zjazikov - Aleksandro la Granda - Abasida Kaliflando