Vikipedio:Artikolo de la semajno/2017/39

Fotita memportreto el la jaro 1914

Lazaro Markoviĉ Lisickij (ruse Лазарь Маркович Лисицкий, naskiĝinta la 11-an de novembro[jul.]/ 23-an de novembro 1890[greg.], mortinta 30-an de decembro 1941), pli bone konata kiel El Lisickij (ruse Эль Лисицкий, jide: על ליסיצקי‎), estis rusa artisto, dezajnisto, fotisto, tipografo, polemikisto kaj arkitekto. Li estis grava reprezentanto de la rusa avangardo. Kun sia mentoro Kazimir Maleviĉ li helpis evoluigi suprematismon kaj desegnis multajn afiŝojn por ekspozicioj kaj aliajn propagandilojn  por Sovetunio. Lia laboro grave influis la movadojn Bauhaus kaj konstruktivismo. Li eksperimentis kun variaj produktad-teknikoj kaj stilaj iloj kiuj daŭre estas uzataj en grafika fazonado.

La tuta kariero de Lisickij estis ligita al la kredo, ke la artistoj povas aktive kontribui al ŝanĝo de la socio. Tion li poste resumis per sia edikto, "das zielbewußte Schaffen" (la cel-orientita kreado).

Lisickij, de litova juda оrigino, komencis sian karieron ilustrante jidajn librojn por infanoj. Tiel li intencis antaŭenigi la judan kulturon en Rusio, lando kiu tiam estis travivanta masivan ŝanĝon kaj ĵus estis foriginta siajn kontraŭjudismajn leĝojn. Nur 15-jaraĝa li komencis instrui kaj tion li faris dum  plejparto de sia vivo. Dum la jaroj, li instruis en variaj pozicioj, lernejoj kaj artoj, disvastiganta kaj interŝanĝanta ideojn.

plena artikolo...

Lastaj artikoloj de la semajno: Ĉeng He - Napoleono Bonaparte - Socialisma realismo