Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Valdorfa pedagogio

Ŝildo ĉe la enirejo de valdorfa lernejo en Frankfurto ĉe Odro, Germanio.
Ŝildo ĉe la enirejo de valdorfa lernejo en Frankfurto ĉe Odro, Germanio.

La valdorfa pedagogio estas internacie disvastiĝinta skolo de reforma pedagogio sur la bazo de la same de Rudolf Steiner iniciatita filozofia skolo antropozofio. En multaj landoj valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj estas ŝtate agnoskitaj edukaj institucioj, kiuj ricevas iun ŝtatan financan subtenon, tamen ĝenerale multe malpli ol la ŝtate posedataj infanĝardenoj kaj lernejoj. Tial vole-nevole plej multaj valdorfaj infanĝardenoj kaj lernejoj estas vivtenataj de senprofitaj organizoj el gepatroj de la tie edukataj infanoj, la instruistoj kaj aliaj engaĝitaj civitanoj.

La edukistoj ricevas malpli altajn salajrojn ol en ŝtata infanĝardenoj kaj lernejoj, kaj la gepatroj de la la tie edukataj infanoj devas finance kaj per persona laboro signife kontribui al la vivteno de la institucioj. Laŭ indikoj el la jaro 2007 tutmonde ekzistas 958 valdorfaj lernejoj, 665 el ili en Eŭropo. La plej multaj el ili situas en Germanio (206), en Usono (134) kaj en Nederlando (94). Legu pli...