Vikipedio:Forigendaj artikoloj/Arkivo/2020/Oktobro

Marguax redakti

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 10 oktobro 2020 20:42
Artikolo
Marguax (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Artikolo, kies titolo ne koincidas kun la nomindiko en la enkonduka frazo kaj kiu ne ekzistas en la ĉina, kvankam temas pri ĉinino.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 20:52, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 04:43, 5 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi ĵus vidis intervikion nur en la japana. Ĉu en la japana artikolo estas kesto pri propono je forigo? Mi ne povas legi aziajn lingvojn. Krome la kreinto estas tutvikipedie barita. --Tlustulimu (diskuto) 20:52, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Oni refaris la artikolon kiel Yanting Ma, stranga artikolo kun plej da alilingvaj ligiloj al angla anstataŭ al Esperanto, mezbona nemalakceptebla lingvonivelo, sed kun aspekto de mempropagando. La artikolo ne ekzistas en angla, ĉina aŭ alia grava lingvo, sed nur en la gana lingvo, la 171-a en la vikipedia listo, sen ligo inter ili, nur alirebla tra la bildo. Mi dubas ĉu proponi la forigon, sed ankaŭ ne faris la ligon. En la gana versio aperas la "ŝiboleta" vorto Marguax, suspektinde, ĉar estas la nura vorto en nia alfabeto en la teksto, krom la anglalingvaj titoloj de la filmoj. Pri la filmoj, se el la listo en nia esperanta versio oni iras al tiuj filmoj, oni malkovras, ke kelkaj el tiuj artikoloj estis forigitaj kaj jam ne ekzistas kaj en kelkaj, kiuj pluas, la rolo de Yanting Ma estas farita de Ma Ge, kies artikolo ekzistis nur en Simple English kaj ankaŭ de tie estis forigita. Do, tre suspektinda, ĉu ne? Ŝajne mempropagandistoj klopodas trudi en nia versio kion ili ne kapablas meti en aliaj versioj. Tio povas esti favora al Esperanto, kiel utila lingvo, sed povas ankaŭ direkti al ni lavangon da rubo kaj laboro. Nu, ni havas tiun Marguax, kiu estas Yanting Ma, Ma Ge kaj kio plu?
  Komento: Oni refaris la artikolon kiel Ma Yanting, stranga artikolo kun plej da alilingvaj ligiloj al angla anstataŭ al Esperanto, mezbona nemalakceptebla lingvonivelo, sed kun aspekto de mempropagando. La artikolo ne ekzistas en angla, ĉina aŭ alia grava lingvo. Ĉu indas forbari komputilojn?--kani (diskuto) 16:44, 9 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Hearthstone (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Artikolo tradukita aŭtomate tute fuŝa, kaj longega, nek korektebla nek korektinda nek korektenda.
Uzanto
--kani (diskuto) 22:24, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne kaj la artikola kvalito ne pliboniĝis ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 05:41, 16 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi konsideras, ke aliaj artikoloj metitaj de la sama novulo estas pro la samaj tialoj forigendaj, li kontaktenda kaj se ne respondas, forbarebla.--kani (diskuto) 22:24, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: Ne estas tasko de jam delonge aktivaj Vikipediistoj riparadi la fuŝojn de novuloj, precipe se tuj je unua rigardo videblas, ke la koncerna artikolo verŝajnege estiĝis per aŭtomata traduko kaj ne esti korektita al taŭga lingva nivelo. - La teksto de la artikolo je mia unua rigardo estas apenaŭ komprenebla pro terure multaj sintaksaj fuŝoj. --Tlustulimu (diskuto) 08:27, 4 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tiu novulo lasis unu saveblan artikolon Sylwia Lipka kaj mi "savis" tiun. La nesaveblaj en siaj nunaj statoj estas Candy Crush Saga, Gothic (videoludo), Sierra McCormick kaj Ludwig Schläfli. Mi kontaktis lin kaj reagis nur per defendoj en sia malalta nivelo. Eble oni povas ion aldoni en lia diskutpaĝo por faciligi lian akuratan alvenon en Vikipedion.--kani (diskuto) 11:21, 4 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉu tiu ĉi ulo entute respondis al vi? En ŝlia diskutpaĝo mi vidis nur viajn komentojn.--Goren (diskuto) 23:24, 6 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi proponis plibonigon de Candy Crush Saga, kaj skribis konsilon al la kontribuinto. Espereble tio iom helpos. - Moldur (diskuto) 20:06, 4 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi radikale redaktis Candy Crush Saga kaj Ludwig Schläfli, profunde polurante la komencon (resumon), kaj forigante la eraroplenan reston. Bedaŭrinde la nova Vikipediano nenion respondis al mi kaj nun komplete malaperis. Ne estis mia intenco fortimigi lin. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:49, 9 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Tiel indas almenaŭ forigi la tri ceterajn. Ni faris ĉion eblan por savi artikolojn kaj por ke li sciu ke ni pretas helpi, sed...--kani (diskuto) 01:28, 16 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Mi forigis tiun kaj aliajn teruraĵojn. La enciklopedio estas malkonvena loko por eksperimenti aŭ lerni la lingvon ekde nulo. Oni povas perfektigi sian lingvonivelon, plenumante etajn taskojn, sed ne kreante aŭtomate tradukitajn artikolojn je tiom terura lingvonivelo. RG72 (diskuto) 05:41, 16 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Komento: Bone farita.--kani (diskuto) 19:47, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Jon Biotti (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Memreklamado, sen enciklopedia intereso, temas nur pri negocisto, ne estas referenco pri inventisto, miliardulo aŭ naskodato. Ne estas artikolo en ajna vikio. Eĉ la banko Charlesbank havas artikolon nur en la angla kaj ties nunaj direktoroj ne havas artikolojn.
Uzanto
--kani (diskuto) 19:47, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
  Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 08:21, 16 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: RG72 (diskuto) 03:22, 30 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
  Por: --Tlustulimu (diskuto) 10:15, 31 okt. 2020 (UTC)[Respondi]