Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Hungaria Esperanto-Asocio
- La teksto en tiu ĉi kesto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.
Enhavo
Hungaria Esperanto-Asocio redakti
Granda artikolo kun ampleksa enhavo, kiu plenumas ĉiujn kriteriojn. --Lingveno (diskuto) 17:15, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
Por redakti
- Por: --Lingveno (diskuto) 17:15, 2 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]
- Por: --Elkágyé (diskuto) 06:01, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ redakti
- Kontraŭ: Laŭ la nuna stato mi ankoraŭ kontraŭas statuson de leginda artikolo. Ne nur ke ankoraŭ restas lingvaj "misetoj", kiel esprimas Vikiano, sed krome ankaŭ restas multe tro multaj ruĝaj ligiloj, kiuj malpermesas pli profundan informadon, ne nur pri multaj aktivuloj, sed ankaŭ ekzemple pri suborganizaĵoj. Krome, kiel mi indikis en la diskutpaĝo, mi inter alie dubas ĉu la listo de naciaj kongresoj estas kompleta, kaj estas pluraj pliaj duboj. Sencas plia peno kolekti pli da informoj, por forigi la multajn demandosignojn. ThomasPusch (diskuto) 18:37, 15 feb. 2017 (UTC)[Respondi]
Detenas redakti
- Sindetena: Estas necese konsideri i.a. la diskuton, kiu ekestis pro "neobservado de la vikipedia principo de neŭtraleco". Ĉu ĝi estas solvita? Salutas Vikiano (diskuto) 16:56, 13 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
- Sindetena: Al mia antaŭa sindeten-esprimo mi aldonas la jenon: Mi ĵus poluris, kiel mi nur povis, la artikolon kaj forigis plurajn misetojn (gramatikajn, stilajn kaj redaktajn). Mi ne povis elsarki ĝin. Ĝi ankoraŭ bezonas redaktadon. Laŭ mi la artikolo ankoraŭ ne plenumas ĉiujn kriteriojn por fariĝi leginda.
Priskribo de la problemo redakti
Laŭ mi ĝi ne plenumas la jenajn kriteriojn:
a) Ĝi estu bone skribita (ĝi ne enhavu gramatikajn erarojn, kaj ĝi uzu esprimmanierojn kutimajn en Esperanto. La lingva stilo estu ekzemplodona)
La stilo estas plurloke ne klara, pro la parolturnoj. Krome ie kaj ie troviĝas frazoj nekompreneblaj pro la uzataj vortoj (ekz: "Al tip li petis en Lingvo Internacia la subtenon de la hungaraj legantoj.")
b) Ĝi estu neŭtrala
Necesas konsideri la diskuton starigitan pri la neŭtraleco de la artikolo. Mi ne scias ĉu la demando estas solvita.
c) Ĝi estu vikiigita
En la teksto troviĝas superfluaj partoj, kiuj ŝajnas esti transtajpitaj al Vikipedio. Vidu ekz. la sekcion La komenco. Ĉu necesas tia enkonduko pri Zamenhof kaj la Esperanto-movado (ĝis "Ekde 1897 ankaŭ en Hungario estis esperantistoj [...]" meze de la teksto)? La sekcio Societo de Hungaraj Esperantistoj inter 1902 kaj 1906 estas tro ampleksa por unu sekcio. Mi ne povas helpi pri ĉio, pardonu min. Mi esperas, ke mi povis almenaǔ iom kontribui. Vikiano (diskuto) 14:10, 1 nov. 2016 (UTC) @Marcos:[Respondi]
Komentoj redakti
Komento: Mi nuligis la superfluan parton el la ĵus menciita teksto-parto, krome mi kontrolis plu kaj mi faris vikiigojn. Laŭ mi la origina hungara teksto povus esti iom pli bona, la tradukisto tre ligiĝis al la origina teksto. --Crosstor (diskuto) 16:23, 1 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
- Komento: @Crosstor: Dankon! Vikiano (diskuto) 16:45, 29 nov. 2016 (UTC)[Respondi]
Rezulto redakti
- Por: 2
- Kontraŭ: 1
- Sindetena: 1
La artikolo ne estis elektita kiel leginda. --Lingveno (diskuto) 14:01, 13 apr. 2017 (UTC)[Respondi]
- La supra teksto enhavas jam fermitan baloton. Bonvolu ne plu redakti ĝin.