Viktor Ĵavoronkov
Ĵavoronkov Viktor Feodosieviĉ (naskiĝis la 1-an de majo 1885 en Mologa, gubernio Jaroslavl) estis rusia kaj sovetunia esperantisto kaj radiometodisto.
Viktor Ĵavoronkov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de majo 1885 en Jaroslavla provinco |
Morto | Nekonata |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Moskvo |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Moskva Ŝtata Universitato Moskva Instituto de Esperanto |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Li lernis en Rjazana gimnazio kaj studis en la jura fakultato de la Moskva universitato. Ekde la jaro 1908, do ekde la 13-a vivjaro, li estis esperantisto kaj en 1911 iĝis la unua diplomito de la Moskva Instituto de Esperanto. Ĝis 1914 li partoprenis en Moskva studenta grupo Esperantista. De 1915 ĝis 1922, laborante en sanitara vagonaro, li prelegis ĉirkaŭ 350 lekciojn pri Esperanto kaj gvidis kursojn en multaj urboj. De post 1922 li estis membro kaj kandidato de la centra komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio.
En 1923 Ĵavoronkov iniciatis unuan Esperanto-radiodisaŭdigon en Sovetunio kaj de post tiam dum kelkaj jaroj gvidis Esperanto-kursojn el la moskvaj radiostacioj. Li estis aŭtoro de radiovortareto. De 1922 ĝis 1926 li estis organizanto de Esperanto-movado de sovetuniaj blinduloj kaj fondis Esperanto-bibliotekon ĉe la Sovetunia Societo de blinduloj. En 1930 li estis administranto de ŝtataj kursoj de Esperanto en Moskvo, multe propagandis Esperanton inter PTT-istoj, funkciante dum kelkaj jaroj kiel gvidanto de Esperanto-fako en centra librejo de PTT-ista sindikato.
Traduko
redakti- PROFESIA UNUIĜO DE POŜTO, TELEGRAFO, TELEFONO KAJ RADIO DE U. S. S. R. Eldonis Centra Oficejo de Esperantistoj de Ligilo de USSR, Parizo, 1926.
|