Viktor Jerofejev

Viktor Vladimiroviĉ JEROFEJEV (ruse Виктор Владимирович Ерофеев) (n. en Moskvo, la 19-an de septembro 1947) estas rusa verkisto, literaturrecenzisto, ĵurnalisto, radia kaj televida prezentisto. Li estas membro de la rusa PEN-Centro. Liaj verkoj estas forte saturitaj de erotiko, li rakontas rusan historion kaj mitojn kun sarkasmo. La ĉefrolulo de sia unua romano, Rusa Belulino (tradukita al kelkdeko da lingvoj) estas Moskva prostituitino.

Viktor Jerofejev
Victor Erofeyev by Anton Nossik cropped.jpg
Persona informo
Naskiĝo 19-an de septembro 1947 (1947-09-19) (73-jara)
en Moskvo
Lingvoj rusa pola franca [#]
Ŝtataneco SovetunioRusio [#]
Alma mater Philological Faculty of Moscow State University [#]
Profesio
Okupo verkisto • literaturkritikisto • ĵurnalisto • romanisto • scenaristo • prozisto • literatursciencisto [#]
Aktiva dum 1979– [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

BiografioRedakti

La patro de Jerofejev (naskita en 1920 ) estis interpretisto de Josif Stalin kaj poste kiel konsilisto en la soveta ambasadajo en Parizo[1][2]. La familio Jerofejev loĝis en Parizo de 1955 ĝis 1959 . Post tio, la familio revenis al Moskvo, kie Jerofeev studis filologion kaj literatursciencon ĉe la moskva ŝtata universitato. En 1973 li finis postbakalaŭrajn studojn ĉe la Instituto de Monda Literaturo. En 1975 li finis siajn studojn per disertacio pri Dostojevskij kaj la franca ekzistadismo. Li famiĝis post la publikigo de eseo pri la verko de la Markizo de Sade en la ĵurnalo Voprosy literatury.

Ekde la mezo de la 1970-aj jaroj, Jerofejev ekaktivis en la literatura kampo, sed en 1979 li estis forpelita de la verkista sindikato pro sia partopreno en la verkista almanako "Metropol", kiu ankaŭ publikigis samizdatajn verkojn de relative nekonataj verkistoj (ne ĉiam akceptataj en Sovetunio). La almanako celis doni informojn pri evoluoj en la literaturo de la metropolo Moskvo - de tie la nomo.

Dum la perestrojko, Jerofejev akiris internacian famon per sia romano Belulino el Moskvo (1990), pri bela juna virino, kiu provas leviĝi pli alten en la kaosa postsovetia epoko. La libro estis tradukita en 27 lingvojn.

En Rusio, Jerofejev estas konata literatura kritikisto kaj regule aperas en televido. Li ankaŭ verkas regule por The Times Literary Supplement, The New Yorker, The New York Review of Books kaj The International Herald Tribune.

VerkaroRedakti

  • 1980: "Жизнь с идиотом" (Vivi kun idioto), rakontoj
  • 1990: "Русская красавица" (Rusa belulino)
  • 1996: "В лабиринте проклятых вопросов" (En la labirinto de malbenitaj demandoj)
  • 1996: "Страшный суд" (La lasta juĝo)
  • 1997: "Мужчины" (Viroj)
  • 1998: "Пять рек жизни" (Kvin Riveroj de Vivo)
  • 1999: "Энциклопедия русской души" (Enciklopedio de la Rusa Animo)
  • 2001: "Бог X. Рассказы о любви" (Dio X. Rakontoj pri Amo)
  • 2004: "Хороший Сталин" (La bona Stalin)
  • 2006: "Русский апокалипсис" (Rusa apokalipso)
  • 2017: "Розовая мышь" (Rozkolora muso)

Filmoj bazitaj sur verkoj de JerofejevRedakti

  • "Vivante kun idioto", 1993
  • "Rusa belulino", 2001

HonorojRedakti

Jerofejev ricevis diversajn premiojnn kiel la Premio Vladimiri Nabokov (1992), la Franca Ordeno de Artoj kaj Leteroj (2006) kaj la Ordeno de la Honora Legio (2013).

ReferencojRedakti

  1. (de) Susanne Beyer, Matthias Schepp, Stalin ist in unseren Genen (Intervjuo kun Viktor Jerofejew), derspeigel.de, la 9-an de septembro 2013.
  2. (de) Simone Schlindwein: Sowjetunion – „Ich hatte eine schöne stalinistische Kindheit (Intervjuo kunt Viktor Jerofejew). En: Einestages, la 5-an de marto 2008.