Viktor Knoch
Viktor Knoch [knoĥ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Knoch Viktor estas hungara mallongdistanca rapid-sketisto, kvarfoja olimpiano, olimpika ĉampiono.
Viktor Knoch | |
---|---|
Viktor Knoch | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de decembro 1989 (34-jaraĝa) en Pécs |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Balázs Knoch |
Edz(in)o | Marta Wójcik |
Okupo | |
Okupo | rapidsketisto • mallongdistancrapidsketisto |
Viktor Knoch[1] naskiĝis la 12-an de decembro 1989 en Pécs.
Biografio redakti
Viktor Knoch maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2008, poste li studis en Universitato Metropolitan. Li havis edzinon. Li ricevis premiojn inter 2006-2019.
Sporta kariero redakti
Viktor Knoch estis olimpiano en Hungario en la Vintra Olimpiko 2006, Hungario en la Vintra Olimpiko 2010, Hungario en la Vintra Olimpiko 2014 kaj Hungario en la Vintra Olimpiko 2018 kun ora medalo en la lasta stafete, krome pli frue en Universiado li estis la unua en 2013 same stafete. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2019.
Vidu, aŭdu ankaŭ redakti
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM1909988 hungarlingva datenaro de muzeo